Re: DVD
- From: "Alexander Shlafer" <jxazo-soc1@xxxxxxxxx>
- Date: Wed, 26 Sep 2007 19:42:29 GMT
Anton Oberndorfer:
Mi ankau konscias ke anstatau "digita" en Esperanto oni diru "cifereca".Sed
la vorto "digita" ja ekzistas en Esperanto, kvankam kun iom alia senco.
Cxu vi povas klarigi tio cxi?
Mia impreso estis, ke iam oni provis uzi la formon
"digxita" kiel "pigran" solvon por importi en Esperanton
la nocion "cifereca", sed intertempe gxi ne plu estas
uzata, cxar "cifereca" konvinke kaj definitive venkis.
Cxu vi havas alian opinion pri tio cxi?
Mi komprenas la emon nepre trovi ian spritan esperantigon
de "DVD", sed gxuste en tiu cxi okazo tio ne estas grava,
cxar - kiel Bertilo jam indikis - ecx la fontolingvo (la angla)
nun traktas tion kiel tutecan vorton, ne kiel siglon.
Se tiu vorto tute maltaugas en tiu ci kunteksto, mi havas alian vorton kiu
komencigas per la litero "D", nome "duuma".
Do oni povus eble interpreti DVD per "Duuma Video Disko".
Tio ne estas tauxga elekto. Se oni entute ekokupigxu
pri tia ludo - trovi retrospektive la "plenan formon", kiu
permesas reinterpreti "DVD" kiel siglon - oni faru tion
konvinke. Ekzemple, iom pli elegante estus redifini la
unuan "D" kiel "Divercela" (cxar la neoficiala angla
esprimo estas ("Digital _Versatile_ Disk"), sed kion
oni tiam faru pri la "V"?
Tamen, pluigante vian propran metaforon, kial oni estu
pli pia ol papo? (Kial oni penu esti pli konsekvenca
ol la fontolingvo, en kiu - jen vere nekutima afero - oni
insistas, ke tiu tutmajuskla "vorto" NE estas siglo?!)
Kaj fine, mi ne vidas neceson skribi "videa disko" anstatau "video disko".
Nu, en Esperanto la substantivoj NE povas roli
kiel adjektivoj tiamaniere.
Se tio necesus, ankau la "Esperanto organizoj" devus esti "esperantaj
organizoj".
Normale oni diras "Esperantaj organizajxoj" aux
"Esperanto-organizajxoj".
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
.
- Follow-Ups:
- Re: DVD
- From: Anton Oberndorfer
- Re: DVD
- References: