Re: DVD



"Anton Oberndorfer" <aldone@xxxxxx>:

"Marko Rauhamaa" skribis:
La plej preciza nomo estus "IEC 60908 -disko".

Ĉu vi ŝercas?

Jes kaj ne. "IEC 60908 -disko" estas ĉiel pli bona ol "KD". Tiel vi
povas taksi, kiel malbona "KD" estas.

Mi celas Esperanton esti parolata kaj pro tio esti parolebla lingvo.

Tio ne pardonas erarojn kaj malsaĝaĵojn. "CD-disko" estas pli bona ol
tiuj du, ĉar malgraŭ la mistera literparo ĝi aludas al internacia normo.

Serioze mi rekomendus la vortojn kiel "disko", "sondisko", "vidaĵdisko",
"lumdisko", "registrodisko" ktp.

Por mi ne gravas ĉi tie diskuti senfine pri la plej alta precizeco de
la lingvo, sed mia intereso estas trovi taŭgajn esprimojn por la
ĉiutaga lingvouzo.

Post kiam vi trovos esprantan klarigon por DVD, eble vi povos klarigi
ankaŭ la egale gravan mallongigon LR-6.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.