Re: Akuzativo post "pli"



"Jens S. Larsen" <jens_s_larsen@xxxxxxxx>:

On 24 Sep., 10:48, "Ken Miner" <mi...@xxxxxxxxxxxxx> wrote:
Bone; cxu vi do konsentas, ke mia ekzemplo (3) estas dusenca?

(3) Hardy verkis pli ol tri novelojn.

Jes, klare.

Mi samopinias, sed pluraj samideanoj (Giuseppe, Alex, Ludoviko?) ŝajne
ne. Mi suspektas, ke laŭ ili oni distingu inter:

Hardy verkis pli, ol tri noveloj [estas].

kaj:

Hardy verkis pli-ol-tri novelojn.

Interesa estas ankaŭ la verba ekzemplo:

Mi faris pli ol nur rigardegis la fajron.

La alia partio eble dirus tion:

Mi faris pli, ol [estas] nur rigardegi la fajron.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.