Re: Akuzativo post "pli"



Mi skribis:
Komparu:

Mi havas pli(on) ol li. ("Ol" rilatigas al la subjekto "mi", do ankau
la parto post "ol" estas 'subjekto' kaj nominativa.)

Mi havas pli(on) ol lin. ("Ol" rilatigas al la objekto "pli(on)", do
ankau la parto post "ol" estas 'objekto' kaj akuzativa.)

Eble la diferenco inter la du frazoj ne estis sufiche klara. Oni povas
kompletigi ilin jene:

Mi havas pli ol li.
=> Mi havas pli ol li (havas).

Mi havas pli ol lin.
=> Mi havas pli ol (havi nur) lin.

Sebastiano

.