Re: Akuzativo post "pli"



Marko Rauhamaa skribis::

"Ol" estas konjunkcio, "da" estas prepozicio.

Lau Bertilo, konjunkcio estas "kunliga vorteto", sed mi ne vidas
klaran mencion ke "ol" estas tia vorto.

Lau Bertilo, prepozicio estas "rolvorteto", kaj mi ja vidas klaran mencion
ke "da" estas tia vorto (che 12.3.3.1).

Tamen, ech se la diferenco estas ke "ol" estas "kunliga vorteto" kaj ke
"da" estas "rolvorteto", mi tamen ne vidas kio estas la diferenco
(lau esperanta gramatiko) rilate al la uzo de la akuzativo post ili.

--
Yves Bellefeuille <yan@xxxxxxxx>
"S-ro Yves Bellefeuille distingis sin kiel mokanton pri la Esperanta
Civito." -- Heroldo Komunikas, n-ro 331.
.