Re: Pafildenseco



Marko Rauhamaa skribis:
Po pafiloj por ĉiuj 100 civitanoj <URL:
http://www.reuters.com/article/topNews/idUSL2834893820070828>:

Usono 90
Jemeno 61
Suomujo 56
Svisujo 46
Irako 39
Serbujo 38


Saluton !

Vershajne la ciferoj rilate Svision estas diskuteblaj. Chu en la supra
statistiko oni ankau kalkulis la pafilojn en la arsenaloj de la
armeoj?

En n-ro 4-2006 de "Svisa Esperanto-Societo informas" mi raportis pri
"Dangheraj etarmiloj" :

En junio 2006 okazis internacia konferenco en Ghenevo kies centra temo
estis « La batalo kontrau la uzo de etarmiloj » kadre de la UN-
Evoluprogramo. Partoprenis delegitoj el 50 shtatoj kaj de neregistaraj
organizoj. Per fusilaj au pistolaj kugloj, jhetgrenadoj au minoj
mortas chiujare pli ol duonmiliono da homoj. La pli multaj mortas en
militoj, ducent mil mortas pro krimoj, privataj konfliktoj au pafoj de
la polico. Lau taksoj de UN ekzistas tutmonde ses cent milionoj da
etarmiloj. En multaj landoj la armila perforto estas unu de la plej
grandaj malhelpoj por sana evoluo. La celo de la konferenco estas
adopto de deklaro, kiu devigas la subskribintajn landojn al malpliigo
en la uzo de etarmiloj kaj al ties kontrolo. Amnestio Internacia jam
delonge postulas ke tiaj armiloj havu devenmarkon kaj estu
registritaj.
En Svisio ne ekzistas registro de etarmiloj kaj ghis nun estis facile
akiri armilon de privatulo. Estonte tio eblos nur post oficiala
achetpermeso. Oni supozas ke ekzistas 1,2 ghis 3 milionoj da tiaj
armiloj che chasistoj, soldatoj, sportpafistoj ktp. (16 armiloj por
100 enloghantoj). Milicanoj povas konservi hejme sian armilon senpage
post la deviga soldatservo. En la lastaj jaroj okazis pluraj krimoj
per tiaj armiloj kaj ankau memmortigoj. La Ligo de la psikiatroj kaj
psikoterapiistoj postulas ke oni malpermesu konservadon de
militarmiloj che privatuloj.

Risho

.