Re: "Indirekte Rede" en Eo



Sebastian Hartwig skribis:

Mi jam ofte renkontis problemon, esperantigante germanajn tekstojn: Kiel
traduki iomete longajn tekstopartojn, kiuj estas en "indirekter Rede"?

En la germana la verbo de la nerekta parolo ordinare estas en
subjunktiva modo. Tial ofte ne necesas enkonduka frazo (kun "diri",
"respondi" k. s.) por la dua, tria ktp. nerekte redonitaj frazoj;
ekzemplo:

Rekta parolo:

Er sagte: "Ich kann ihr kein Geld leihen. Auch mir fehlt Geld."
Li diris: "Mi ne povas pruntedoni al shi monon. Ankau al mi mankas
mono."

Tio chi per nerekta parolo:

Er sagte, dass er ihr kein Geld leihen koenne. Auch ihm fehle Geld.
Li diris, ke li ne povas pruntedoni al shi monon. Li diris plue, ke
ankau al li mankas mono.

En la germana, analogo de "Li diris plue" ne necesas, char la
subjunktivo "fehle" atentigas pri tio, ke ankau tiu chi dua frazo
estis dirita de li. En Esperanto "Li diris plue" (au io simila, ekz.
"kaj ke ...") necesas, char alie oni ne klare komprenigus, ke ankau
tiu chi dua frazo estis dirita de li.

Mia solvopropono: Chiun unuopan nerekte redonitan frazon oni devas
laubezone enkonduki per konstruo kun "diri plue" au io simila por bone
komprenigi la dirinton.

Eble iu alia havas alian solvoproponon.

--
Andreas Kueck

.