Niaj karaj amikoj
- From: Sebastian Hartwig <seb@xxxxxxxxxxxxxx>
- Date: Wed, 29 Aug 2007 20:25:16 +0200
Britoj kidnapis germanajn sciencistojn kiel rabaĵon.
Post la [Dua Monda] milito ekflagris batalo pri la plej bonaj kapoj de la
malvenkinta Germana Regno. Oni uzis ne nur laŭleĝajn rimedojn. Sekretaj
dokumentoj malkaŝas, ke speciala taĉmento gvatis gravajn sciencistojn kaj
kidnapis ilin.
Post la Dua Mondmilito Grandbritujo ŝajne kidnapis centojn da sciencistoj
kaj devigis ilin al laborado en ministerioj kaj privataj entrperenoj. Tion
diras antaŭ mallonge publikigitaj dokumentoj de la brita ministerio por
eksteraj aferoj, laŭ raporto de la gazeto "The Guardian". Oni celis
malplifortigi Germanujon sur teĥnika kampo. Plie, oni devigis germanajn
entreprenistojn vojaĝi al Grandbritujo kaj malkaŝi al iliaj konkurantoj
ekonomiajn sekretojn. Kiu rifuzis fari tion estis internigita.
Raportistoj de la "Guardian" trovis la sekretajn dokumentojn en la nacia
arĥivo en la angla Kew inter aliaj aktoj. Ili portis la etikedon "Top
secret". La aktoj malkaŝas, kiel el la origina plano, ekscii la militajn
sekretojn de la nazioj, fariĝis agado de la Malvarma Milito. Ĉar la britoj
volis malebligi, ke germana fakscio trafu en la manojn de la rusoj. Por la
britoj la germanaj sciencistoj fariĝis "homa akaparaĵo", kiu subtenu la
evoluon de la brita ekonomio.
En Grandbritujo oni delonge sciis, ke germanaj teĥnikistoj kaj sciencistoj
post la milito laboris en Britujo. Sed ĝis nun oni opiniis, ke tiuj viroj,
allogite de bona pagado kaj pli bonaj vivkondiĉoj ol en ilia detruita
hejmlando, libervole transloĝiĝis al Britujo. Sed la nun malkovritaj
dokumentoj klare montas, ke oni devigis tiujn laborulojn ankoraŭ du jarojn
post la fino de la batalado al elmigrado al Grandbritujo.
El la notico de oficisto el 1946 montriĝas, kiel funkciis la
programo. "Kutime suboficiro veturas sen antaŭa averto al la domo de
germano kaj anoncas, ke oni bezonas lin. Li ne montras legitimilon kaj ne
indikas kialojn. Mallongan tempon poste oni deprenas la germanon (ofte
dumnokte) kaj metas lin sub gardon." La oficisto daŭrigas, ke la praktikado
tre similas al la metodoj de Geŝtapo kaj tial signifas grandan timigon por
la koncernato kaj ties dunginto.
[...]
La dokumentoj malkaŝas, kiel en Junio 1945 oni kunpelis proksimume 50
sciencistojn el Magdeburgo - en la rusa zono.
[...]
Multaj el tiuj internigitaj germanaj fakuloj laboris en la militmaŝino de la
nazioj, sed la britoj serĉis ankaŭ ekspertojn el aliaj kampoj, ekz-e
subakvaj akustikistoj, infraruĝo-teĥnikistojn kaj aviadilinĝenierojn.
Britaj industriuloj estis interesitaj pri preskaŭ ĉio, i. a. minado,
produktado de kombiloj, plej modernaj presteĥnikoj kaj eĉ sekretoj de
parfum-fabrikado, i. a. Pears Soap pri la sekreta 4711-recepto. Ili
trudpremis la edzinon de la firma-posedanto kaj minacis malliberigi la
maljunetan virinon.
Nur unu virino laboris por T-Force: Julia Draper. La 86-jaraĝa Londonanino
memoras, ke la spuristoj de BIOS - apud la deziro ekscii pli pri la
armilsekretoj de la nazioj - estis plej interesitaj pri tio enkasigi la
spiritan propraĵon de la germanaj konkurantoj por la britaj firmaoj.
[...]
Laŭ artikolo en Welt Online, simila artikolo ankaŭ en Spiegel Online
http://www.welt.de/politik/article1144074/Briten_entfuehrten_deutsche_Forscher_als_Beute.html
Sebastiano
.
- Prev by Date: Re: Kampanjo chirkau la UK
- Next by Date: "Indirekte Rede" en Eo
- Previous by thread: Pafildenseco
- Next by thread: "Indirekte Rede" en Eo
- Index(es):