Re: Vieno tre bela urbo en kiu mi enamigxis




Dario Rodriguez skribis:
Manuel skribis rilate al mia konsilo al Paulo viziti en Vieno la
Internacian Esperanto-Muzeon:
"Kio pri la Hispanstilrajdada Akademio en Vieno kaj gxiaj lipicanaj
cxevaloj ?"

La prezentoj montras, ke temas pri vera arto.

Cxeesto de iu prezento ne signifas, ke oni ne povas cxeesti la
operejon, la koncertejojn, la teatrejojn, viziti IEM, Sxojnbrun-
Palacon, la arbarzonon (en kuneco de agrabla viena vira avx ina
kunulo) ktp.

Nu, mi preferas la muzikon al la chevaloj.

Do vi estas la malo de la brita regxa familio. ;-o

Do, aldone al la vizito al la Esperanta Muzeo, estus ege konsilinda
vizito al la belega koncertejo de la Musikverein (Asocio de la
Muzik-amantoj).
Bedaurinde mi neniam vizitis Vienon, sed se malgrau mia 76-jara agho mi
tien irus, certe mi ne pretatentus viziton al tiu eminenta templo de la
glora Muziko.

Mi malkomprenas, kial cxeesto de rajdprezento malebligus cxeeston de
koncerto, opero, teatrajxo...

Dario

Manvxelo

.