Uzu la Purigistinojn!
- From: skolto <allan.fineberg@xxxxxxxxx>
- Date: Fri, 24 Aug 2007 13:07:15 -0000
“In Beijing, Orwell goes to the Olympics” estas la nomo de artikolo de
Ross Terrill en The New York Times. Temas pri la strebado flanke de la
ĉina registaro antaŭ la komenciĝo de la Olimpikaj Ludoj venontjare iom
glatigi la vojon por turistoj kiuj vizitos Ĉinion el multaj landoj.
Interalie, la ĉinaj ŝtatestroj klopodas plibonigi la uzadon de la
angla. Frazoj kuraĝigante hotelgastojn “Uzu la Ĉambropurigistojn”
estas ekzempleroj de la “ĉingla” (la angla kripligita far de ĉinoj
kiuj ne majstras la anglan lingvon), kaj ili hontigas la
aŭtoritatulojn. Jam aperis multaj specimenoj de ĉinglaj frazoj kiuj
por anglalingvanoj estas amuzaj. Agentejo kun la nomo Programo Pekino
Parolas Fremdajn Lingvojn eldonas fremdlingvajn frazojn por laboristoj
kiuj ne povas konversacii en iu ajn fremda lingvo.
Tamen, la registaro ankaŭ deziras plibeligi aspektojn de ĉina vivo
kiuj eble ĝenos la eksterlandajn gastojn. Kraĉado surstrate, puŝado
por eniri aŭtobusojn kaj trajnojn estas forte kondamnitaj. Vilaĝanoj
kun malhela haŭto ne estos bonvenaj en Pekino dum la Ludoj, kiel ankaŭ
aktivuloj por homaj kaj civitanaj rajtoj, adeptoj de Falun Gong, kaj
simile.
La artikolo diras:
Kaj vereco kaj potenco ekzistas en la ĉefsidejo de la komunista parti-
ŝtato. “Vereco” (socialismo brilas, la popolo adoras la partion) ne
nur estas kuraĝigita far de la parti-ŝtato, tamen ankaŭ estas kreitaĵo
de ĝi. Eliminu la ĉinglan, forigu “malsanan pensadon”; la bildo devas
resti bela…se ne, estos konsekvencoj.
.
- Prev by Date: Yararlı olabilecek sitelerin adresleri...Gülmek, tatil yerlerini öğrenmek, msn öğrenmek, sağlık ve diğer konularda faydalı linkler listesi...
- Next by Date: Pola Radio
- Previous by thread: Yararlı olabilecek sitelerin adresleri...Gülmek, tatil yerlerini öğrenmek, msn öğrenmek, sağlık ve diğer konularda faydalı linkler listesi...
- Next by thread: la kuko de Sebastiano
- Index(es):