Re: Agordoj
- From: Sergio <sergio.pokrovskij@xxxxxxxxx>
- Date: Fri, 24 Aug 2007 03:31:24 -0000
On Aug 23, Sebastiano:
[...]
Mi iris al la Esperanta Vikipedio kaj tie serchigis la vorton
"defauxlt". Chu lau vi (plurale) oni povus anstatauigi ghin chie per
"praagord"?
Ne, la du nocioj ne estas identaj. Ekz-e oni povas per agordo sxangxi
defauxlton.
Ruslingve defauxlto estas "persilenta valoro", valoro aux atributo
kiun oni uzas se la uzanto "silentis", ne indikis ion alian -- tiam
oni konsideras, ke per sia silento li implicis la koncernajxon. Ekz-e
manke de mezurunua indiko oni "persilente" supozigas milimetrojn (sed
en
alia lando oni eble silente supozas colojn). Do, agordante sian
programon la uzanto povas sxangxi tiajn defauxltajn, persilentajn
agordojn -- kaj ili eble estos aliaj, ol la fabrikaj, ol la
praagordoj.
Kaj kiam la uzanto per siaj agordosxangxoj faris la funkciadon de la
sistemo tute fusxa, li eble volos cxion rekomenci de la komenco, kaj
reveni al la praagordoj (the standard settings).
--
Sergio
.
- References:
- Agordoj
- From: Anton Oberndorfer
- Re: Agordoj
- From: seb
- Re: Agordoj
- From: Anton Oberndorfer
- Re: Agordoj
- From: Sergio
- Re: Agordoj
- From: Mireille Corobu
- Re: Agordoj
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Agordoj
- From: Anton Oberndorfer
- Re: Agordoj
- From: seb
- Agordoj
- Prev by Date: Re: Libereco de parolo.
- Next by Date: Re: Defaŭltaj Agordoj
- Previous by thread: Re: Agordoj
- Next by thread: Re: Agordoj
- Index(es):