Sendu bild- aux posxt-kartojn al Vitor - Brazilo :-)



Saluton karaj samideanoj !

Mia nomo estas Vitor Luiz, 26-jaragxa frauxlo brazilano, mekanika
ingxeniero kaj esperantisto ekde septembro-2004.

Nuntempe, mi kaj du amikoj estas instruantoj (mi estas pli helpanto ol
instruanto) de Esperanto cxe la federacia universitato de nia sxtato.

Tie, ni cxiam faras etajn prelegojn antaux ol komenci la kursojn,
celante montri al cxiuj, ke Esperanto estas ja vere fakte internacia
lingvo.

(ankaux, cxe ni multe da homoj ne "kredas" je la utileco de Esperanto
por cxiuj popoloj, pro la "internacieco" de la angla lingvo)

Pro tio mi petas koran helpon - se vi estas esperantisto, kiu logxas
nun en iu el jenaj landoj:
* Centra-Ameriko : cxiuj (ESCEPTE Kubo, Salvadoro kaj Meksiko)
* Sud-Ameriko : cxiuj (ESCEPTE Argentinio)
* Euxropo : Portugalio, Hispanio, Andoro, Lisxtenstejno, San-Marino,
Monako, Cxipro, Albanio, Moldavio, Norda-Irlando, Skotlando kaj
Slovenio
* Afriko : cxiuj (ESCEPTE Togolando)
* Azio :cxiuj (ESCEPTE Israelo, UAE, Sauxda-Arabio, Armenio, Kazahxio,
Cxinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Nepalo)
* Oceanio : cxiuj (ESCEPTE Auxstralio)
sendu bonvole bild- aux posxt-kartojn pri via lando aux urbo al mia
hejmadreso (plej sube, post mia nomo)

Se vi konas iun en tiuj landoj, kiu certe povos sendi leteron per
"normala" posxto, bonvole informu lin pri mia peto.

Al cxiuj sendintoj el tiuj landoj, mi respondos per brazilaj
bildkartoj, kiom eble plej rapide.

Bedauxrinde, kelkaj vojoj ne helpis min plenumi tiun taskon (ekz. la
retpagxoj www.edukado.net kaj la servo KSM), sed mi estas pacienca :-)

Ju pli landoj estos "reprezentataj" per bildkartoj, des pli sukcesa
estos nia laboro por disvastigi la Esperanto-movadon tra nia regiono :-
D

Dankon pro la atento al mia mesagxo ! Cxion bonan al cxiuj, kaj gxis
la !

Amike el Brazilo,

VITOR LUIZ RIGOTI DOS ANJOS
RUA AZULOES, # 05, EURICO SALLES
CEP.: 29.160-290
SERRA - ESPIRITO SANTO - BRASIL
TEL.: + 55 27 3338 3587

.



Relevant Pages

  • Re: Esperanto en BBC4
    ... cxu Esperanto estas memstara programo, ... kompreneble ne okazigos la Verdan Venkon, ecx se per gxi la Regxino kaj ... Por esti pli placxa al la usona gusto, oni ... okupas la staton "Sola Lingvo de l' Mondo Parolata de Cxiuj Cxie", ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Bondeziroj
    ... > Dankon kaj miavice mi deziras al ciuj legantoj Felican Kristnaskon ec se ... Kvankam la oficiala festo cxe cxiuj kristanaj eklezioj nun okazas la ... Cetere la 25-a de decembro estas la naskigxdatreveno de kavaliro Isaako ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: "Viaj infanoj estas niaj."
    ... amikino mia. ... kaj mi havas humilan peton fari al vi. ... Mi tre dankas al vi pro respondo. ... kaj traduku ĝin al Esperanto? ...
    (soc.culture.esperanto)
  • pri mia origamia laboro
    ... Do komencis krei paĝojn kiujn mi proponis dulingve, en la franca kaj en Esperanto. ... Mia revo realiĝis pli kontentige ol mi povis mem supozi. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Vortaro Esperanto <-> Portugala
    ... Vortaro EsperantoPortugala ... > kiu multe laboris por Esperanto, ... Tamen tiu mirinda ... > cxiuj vi por uzado kaj praktikado ...
    (soc.culture.esperanto)