Re: Agordoj



Anton Oberndorfer:

"Bertilo" skribis:

Bertilo nomas tion "elskatolan" agordon.

Ĉu? Mi ne sciis...

La serĉo en Guglo pri "Bertilo" kaj "elskatole" montris plurajn trafojn
(majo 2004 en SCE).

Jes. Sed ĉu mi uzis la vorton kun tia signifo, kiun vi indikis? Ŝajnas
al
mi, ke mi uzis ĝin por io alia.

"Elskatole" por mi signifas "sen bezono de modifado, aldonado aŭ
manipulado", ekzemple:

«Aŭtluko Ekspresa» estas elskatole Esperantokapabla.

Tio signifas, ke la koncerna programo enhavas la nomitan
kapablon jam en la baza versio, kiun oni ricevas, kiam oni
havigas ĝin al si. Oni ne bezonas ion aldoni aŭ ion ŝanĝi por
ke tiu kapablo estu uzebla.

Tio ne estas speciala faka komputila termino, sed iom figura
esprimo ĉiutageca.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

.