Ruto levis esperon
- From: Irena <irenaa@xxxxxxxx>
- Date: Tue, 31 Jul 2007 03:02:02 -0700
Okaze de 80-jarigho de organizita Esperanto-movado en nordlitovia urbo
Siauliai kaj de BET-43 urba multjara esperantisto, ingheniero,
landesploristo Romualdas RUTKAUSKAS verkis dulingve ( en litova lingvo
kaj en Esperanto ) historian kronologian libron pri urba Esperanto-
movado
""Ruto" levis Esperon" (""Ruta" kele vilti ) ekde la apero de la unua
lernolibro de Esperanto por litovoj ghis la nunaj tagoj. Estas
priskribitaj agado kaj personoj, pasinto kaj nuntempo. "Ruto" estas
titolo de la urba Esperanto-klubo.Tiun-chi 160-paghan libron eldonis
"Ekspresyvus kontaktas", ghin financis entrepreno "Siauliu plentas".
La autoro sian libron dedichas krom 80-jarigho de la urba esperantista
societo ankau al tre fama esperantisto de Siauliai Vincas VAITEKUNAS
( 1908 - 1987 ), kiu duonjarcenton gvidis urban Esperanto-movadon kaj
kies 100-a datreveno proksimighas.Enhavo de la libro estas jena:
Antauparolo, Iomete pri la urbo de la Suno, Kun simbolo de la verda
steleto, Plej fruaj Esperanto-ghermoj en Siauliai, La unuaj Esperanto-
pashoj en la urbo, Organizita Esperanto-movado en Siauliai antau
milito, Jaroj de detruado, Restarigo de Esperanto-agado en Siauliai
post la milito, Ree en sendependa Litovio, Postparolo, Resumo en la
angla lingvo, Listo de memorajhaj skizoj pri urbaj esperantistoj nin
forlasintaj poreterne, Listo de literaturaj fontoj, Bibliografio,
Indekso de personoj. Libro estas ilustrita per 60 nigroblankaj fotoj
kaj per 32 plenkoloraj fotoj. Ankau estas publikigita himno de
esperantistoj de Siauliai. Libro estas lanchita dum BET-43 en Siauliai
la 15-an de Julio, 2007. Eldonkvanto de la libro estas 800 ekz. Libron
redaktis Petras CELIAUSKAS kaj Regina PETKEVICIENE. Libron eldoni
helpis Fondajho de Norda Litovio. Libro estas rigide fortike bindita.
Sur la unua kovrilpagho estas plenkolora komuna foto de urbaj
esperantistoj, sur la kvara kovrilpagho estas foto de la autoro kaj
mallonga teksto pri li.Libro estas akirebla en Esperanto-klubo de
Siauliai, en oficejoj de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas kaj en
Vilnius kaj en libroservo de UEA. Necesas aldoni, ke ghi estas la unua
historia libro pri urba Esperanto-movado en Litovio kaj estas bona
vojmontra ekzemplo por aliaj litovaj urboj.
Povilas JEGOROVAS
________________________________________________________________
Litova Esperanto-Asocio
p.k. 167, LT-44291 Kaunas, Litovio
Tel. +370 37 208503, fakso +370 37 228616,
E-poshto litova.ea@xxxxxxx, retejo www.esperanto.lt,
Poshtelefono +370 687 12219
Filio en Vilnius: p.k. 178, LT-01003 Vilnius, Litovio
Tel. +370 5 2312313, fakso +370 5 2312313, poshtelefono +370 686 69875
E-poshto irenaa@xxxxxxxx
.
- Prev by Date: Turisma gvidilo pri S'iauliai
- Next by Date: Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- Previous by thread: Turisma gvidilo pri S'iauliai
- Index(es):