Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...




Sergio skribis:
On Jul 25, 8:06 pm, Marko Rauhamaa:
[...]
Kiam temas pri la religia doktrino, la katolikisma eklezio estas
certa, ke ĝi konas la kompletan veron. Tio estas fundamenta aksiomo
de la katolikisma religio. Similajn fundamentajn aksiomojn posedas
preskaŭ ĉiu religio. Ekzemple multegaj protestismaj eklezioj estas
certaj, ke la vero enhaviĝas en Biblio.
Nu, tamen ne ĉiu. Mi ne kompetentas pri dzeno (okcidente
misprononcata "zeno"), sed mi memoras rakonton pri instruisto kiu
respondis -- kaj tuj redemandis la saman demandon; la disĉiplon kiu
ripetis lian ĵusan respondon la instruisto punis, ĉar post lia
respondo la mondo ŝanĝiĝis, kaj la respondo ne plu validis (konstato
sufiĉe evidenta en la sociaj aferoj).

Evitonte kverelon pri cxu dzeno cxu zeno, ni plene kaj klarige
Esperantigu tion : "meditbudhismo".

Klivo, mi petas, cxu [dzen] avx [zen] ?

Sergio

Manvxelo

.