Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...



Marko Rauhamaa schrieb:
seb@xxxxxxxxxxxxxx:
La homa digno tamen postulas la veron, ne la malveron, kaj ke oni
konigu ghin al li.

Oni rajtas libere esprimi sian religion kaj provi konvinki aliajn homojn
pri sia vero.

Jen vi denove parolas pri "sia vero", kvazau ekzistus diversaj veroj.

"Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro
krom per mi."

Do laŭ vi estas du ebloj: malico kaj la grega instinkto.

Mi ne diris, ke lau mia opinio jen chiuj eblecoj. Eble estas ech
pliaj. Jam ekz-e Marko Aurelio rimarkigis, ke apenau unu homo intence
faras malbonajhojn, sed kutime chiu kredas siajn agojn justaj kaj
pravaj. (Tamen tio, kion oni kredas justa kaj prava, ofte estas
influita de la grega kredo. Kaj ankau la malico shatas teksi brilajn
pretekstojn.)

Kio ne estas akceptebla, estas principa neado de la Diinspiriteco de
la eklezio kaj per tio de ghia unikeco kaj nepreco, char tio estus
malvero kaj mensogo.

Al ni nekatolikoj la katolikisma eklezio ne estas tabuo.

Jes, mi scias. Jen unu el la teruraj sekvoj, kiujn alportis al ni
Lutero kaj la germanaj princetoj, kiuj eluzis lin: ke granda parto de
homoj falis en malhelan malveron.

Sebastiano

.



Relevant Pages

  • Chu ebla transiro de SCE al Google-grupoj?
    ... Marko respondis tiel al mia antaŭa mesaĝo plendante pro la kreskanta ... Nun la plimulto de la retanaro eĉ ne scias pri ĝia ekzisto kaj la Usenet ... Kaj mi respondis kun jenaj sugestoj, ... Kion oni pensas pri tio? ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Malbojkotu Danlandon
    ... Vi sofismas pri la diferenco inter naciismaĉo kaj rasismo. ... Oni ordinare nomas rasismo intergentan malamikecon. ... Tio, ke arabo havus la honoron savi la judan ŝtaton sur la ... Jen rasismo, kaj kiel ajn oni misuzas la vorton en "Sports Illustrated" tio montras miskomprenon de la ideo. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • www.poetojporlapaco.com
    ... Jen ambicia projekto: skui la publikan opinion, ... alta por la homo”. ... Kaj jen nia ambicio, ni volas atingi pinton ... Next by Date: ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Ludi matematike
    ... >> Marko Rauhamaa: ... Fakte mi neniam instruis matematikon en elementa lernejo kaj ... Oni komencas la difinon de nombroj per la difino de la naturaj nombroj. ... Estas aliaj difinmanieroj, sed la prezentita havas kelkajn belajn ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Pruvi per ekzemploj
    ... Pro la interesa enhavo kaj bona prezento en bela lingvo. ... lingva ekzercado la kvalito pliboniĝos kaj jen kaj jen tiaj verkoj estos ... Por komprenebligi la aŭdvidaĵojn por ne-esperantistoj eblas subtitoligi la ... Next by Date: ...
    (soc.culture.esperanto)