Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- From: Marko Rauhamaa <marko@xxxxxxxxxx>
- Date: 24 Jul 2007 19:47:33 +0300
seb@xxxxxxxxxxxxxx:
Marko Rauhamaa schrieb:
se diversaj homoj akceptas malsamajn verojn, la socio devas strebi
al objektiveco.
Kial?
Ĉar tio estas justa. Ĉar tio konservas la socian pacon. Tio permesas al
katoliko funkcii kiel egala civitano en la luterisma Suomujo sen timo de
persekutado.
Tia "objektiveco", kiun vi proponas, estas ne "objektiva", char ghi
akceptas la malveron samrange kun la vero.
Jes. La suoma ŝtato ne kodis, ĉu la Spirito elfluas el la Patro ĉu kaj
el la Patro kaj el la Filo.
La homa digno tamen postulas la veron, ne la malveron, kaj ke oni
konigu ghin al li.
Oni rajtas libere esprimi sian religion kaj provi konvinki aliajn homojn
pri sia vero.
Mi ja ghuste substrekis, ke multaj kritikadas (ne pro malico, sed) pro
manko da originaleco, pro simpla grega instinkto, pro socia premo, pro
malemo al pensado, regurdante lernitajn stereotipojn.
Do laŭ vi estas du ebloj: malico kaj la grega instinkto. Mi suspektas,
ke la grega instinkto kondukus al tuta silentado pri religiaj temoj,
almenaŭ en Eŭropo.
Kio ne estas akceptebla, estas principa neado de la Diinspiriteco de
la eklezio kaj per tio de ghia unikeco kaj nepreco, char tio estus
malvero kaj mensogo.
Al ni nekatolikoj la katolikisma eklezio ne estas tabuo.
Ĉiuokaze ĉu mi aŭ iu alia prezentis malverojn (aŭ duonverojn)? Se jes,
kiajn? Laŭ mia kompreno la teologio kaj praktiko de la aktuala papo pli
ofendas liberalajn kredantajn katolikojn ol min, laŭ kiu estas laŭdinde,
ke la ĉefo de religio klarigas ties mesaĝon. Ekzemple al la suoma
evangeliisma-luterisma eklezio tute ŝajnas manki mesaĝo. Episkopoj
verkas en gazetoj longajn artikolojn, kiuj tute ne mencias Dion, Jesuon,
ĉielon aŭ alian religian inspiron.
Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi
volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta,
kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.
[Apo 3:15-16]
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.
- Follow-Ups:
- References:
- Konservema papo
- From: Marko Rauhamaa
- Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- From: bruno
- Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- From: seb
- Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- From: seb
- Konservema papo
- Prev by Date: Re: Europunia sugesto de Umberto Brocatelli
- Next by Date: Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- Previous by thread: Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- Next by thread: Re: Unueco de la eklezio, klereco, plurismo...
- Index(es):
Relevant Pages
|
|