Re: Europunia sugesto de Umberto Brocatelli



----- Mensaje original -----
De: Umberto Broccatelli: ubroccatelli (che) tiscali.it
Por: europo2
Sendita: marde, 24 de julio de 2007 13:28
Temo: [Europo] Kampanjo por europa referendumo ankau en Esperanto -
Definitiva mesagho


Karaj amikoj,

kiel vi eble jam scias, la Europa Unio de la Federistoj (UEF) kaj la
Junaj Europaj Federistoj (JEF) lanchis kampanjon por kolekto de unu
miliono da subskriboj de europaj civitanoj petantaj ke pri nova teksto
de Konstitucio de Europa Unio oni donu decidrajton al la europaj
civitanoj pere de tut-europa referendumo okazigota samtage kun la
Europaj Balotoj de 2009.

Por tio ekfunkciis en Bruselo plurlingva TTT-ejo, kiu klarigas pri kio
temas kaj ebligas kolekton de subskriboj por la kampanjo.

NUN GhI HAVAS ANKAU ESPERANTLINGVAN VERSION, atingeblan je la adreso:

https://www.europeanreferendum.eu/eo

Estas dezirinde ke multaj esperantistoj konektighu kun tiu ejo kaj
elektronike subskribu la peticion.

ATENTU: ech se vi eventuale ne estas 100-procente konsentaj pri la celoj
de la peticio, tamen donu vian subskribon pere de la esperanta versio,
char tio montros al la europaj federistaj medioj, ke Esperanto ekzistas
kaj ke multaj esperantistoj kaj esperanto-asocioj estas pretaj kunlabori
por konstruo de unuigita demokratia Europo. Cetere la atingo de tiu chi
celo tute kongruus kun la celoj de esperantistoj, char nur europa
federacia shtato havus la intereson kaj la forton disvastigi Esperanton,
por plifortigi sian identecon kaj la senton de aparteno de siaj
civitanoj al komuna patrolando.

.