Kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton




Post legado de artikolo, Marko Rauhamaa skribis:
* la katolikoj pretiĝu por la venonta regno de Dio anstataŭ provi plibonigi la aktualan mondon

Kiu diris tion? Certe ne Benedikto la 16a, autoro de "Deus caritas
est" (La encikliko "Dio estas amo" estis jam tradukita tri foje en
Esperanto.). Certe ne Benedikto la 16a, kiu persone donacas multe por
malrichaj landoj. Li ech bonvolis pozi antau fotisto por kalendaro
vendata profite al bonfarado.
.... Por ne paroli pri la multegaj elpashoj favore al savogardado de la
naturmedio, de la homaj rajtoj, de la paco...

Kiu diris tion? Certe ne la katolika eklezio kiu estas chie en la
mondo por subteni la plej malfortajn, la plej malrichajn.

Kristanismo, samkiel multaj aliaj religioj, instruas precipe ne
kontraumeti la spiritan kaj la bonfaran vivon: "Kiu amas Dion, tiu amu
ankau sian fraton" (1Joh 4, 21)

la eklezio ne hontu pri sia liturgio, eĉ se tio ofendas judojn.

Kiu diris tion? Certe ne Benedikto la 16a, kiu estas tre delikata kaj
milda persono kaj malshategas ofendi iun ajn. Lia jhusa dokumento pri
la liturgio (Motu proprio Summorum pontificum) rediras ke celebro de
la "missa tridentina" estu nepre lau la 1962a eldono, t.e. sen la
formulo "perfidis" en "Oremus et pro perfidis Judaeis", dum la diservo
de Sankta Vendredo .
Tiu formulo en la latina mem ne enhavis ion ofendan, char temis nur
pri doktrino (la originala signifo estas: "kredomankaj"), sed en la
modernaj latinaj lingvoj la vorto "perfida" ja farighis ofenda: pro
tio la katolika eklezio eklezie decidis forigi ghin.

Sed ja la eklezio ne hontu pri la liturgio, trezoro de belo kaj
instruo, edukilo de tiom da sanktuloj, inspirfonto de tiom da
artajhoj...

Bruno

.