Re: Yahoo Privacy Policy. Chu fidinda?



Yves Bellefeuille skribis je 2007-07-18 23:37:
Remush skribis:

Pri kiuj kortumoj temas.
Ĉu kortumo de diktatoreca lando estas fidinda? (Komparu al la Libia
afero ĵus okazinta.)

Se oni estas en lando, oni devas sekvi ghiajn leghojn. Mi ankau sekvis la
leghojn de Chinio kiam mi estis en tiu lando dum la UK.

Ĝuste, sed la serviloj de Yahoo, sur kiuj estis la letero de la ĉina
ĵurnalisto, troviĝas en Kalifornio, ne en Ĉinio.

Do la demando estas, ĉu la kalifornia leĝo devigas al Yahoo havigi tiujn
informojn al la ĉina registaro? Mi tre dubas.

Aŭ ĉu la akciuloj de Yahoo hazarde ankaŭ posedas akciojn en Ĉinio, kaj
pro tio volis plaĉi al la ĉina registaro?



.