Registrado de esperanta video
- From: "Dario Rodriguez" <spamo_ne@xxxxxxxx>
- Date: Wed, 18 Jul 2007 20:00:28 +0200
Amiko signalis al mi videon, prezentita en la franca kaj Esperanto, kiu
enhavas tre belan kanzonon kantita esperante far kantistino Mary Jane
Gaspard, el Maŭricio. Mi spektis ĝin rekte el la koncerna HTTP-paĝo, sed
al mi estis neeble registri ĝin por gardi en la durdisko de mia
komputilo. Mi provis plurajn programojn por registrado, ĉiam sensukcese.
Mi eĉ pensis ĉu ĝi enhavas ian protektilon kontraŭ registrado.
Ĉu afabla sce-ano sperta pri ĉi temo povus provi ĉu tiu video estas
registrebla kaj gardebla en la durdisko, kaj konsili kiun programon uzi
tiucele? (uzebla sur Windows).
La retadreso estas:
http://www.madir-music.com/Mary-Jane_Gaspard_Nur_Amiko.html
Dario
.
- Follow-Ups:
- Re: Registrado de esperanta video
- From: Kalman Noel
- Re: Registrado de esperanta video
- From: raskolnikov
- Re: Registrado de esperanta video
- Prev by Date: Re: Yahoo Privacy Policy. Chu fidinda?
- Next by Date: Re: Registrado de esperanta video
- Previous by thread: Konservema papo
- Next by thread: Re: Registrado de esperanta video
- Index(es):