Re: Kio estas martiro ?
- From: Giuseppe Castelli <gcastelli@xxxxxxxxx>
- Date: Thu, 28 Jun 2007 22:58:52 +0200
Manuel:
Ecx tiam, kiam la morto ne estas per fizika versxo de sia sango, oni
konsideras tion figura sangoversxo.
Sed uzi tiun figuron en la E-a esprimo ne utilas.
Kristano ankoravx ne baptita, kiu suferas mortigon pro sia kredo, estas
konsiderata kiel ricevinta la t/ n-an "sangobapton" (france
_baptême_de_sang_). La fama latina dirajxo "Sanguis martyrum semen
christianorum" (La sango de la sangatestintoj estas semo de kristanoj)
enkalkulis ne nur tiujn, kiujn oni mortigis per sangoversxo, sed ankavx
tiujn, kiujn oni mortigis per sxnura ligado al kruco, venenado,
sufokigo, bruligo, dronigo ktp. La franca verkisto Louis Bertrand
verkis rakondumon titolitan "Sanguis martyrum".
Kaj fakte "La sango de la sangatestintoj" sonas tre strange kaj
nekompreneble, dum "La sango de la sinoferintoj", "La sango de oferitoj",
"La sango de la viktimoj", "La sango de la mortigitoj pro kredo" estas tute
naturaj kaj klaraj.
Do mi eventuale dirus "sin-oferinto" aŭ, se necesas io pli preciza:
sinoferinta sanktulo, sinoferinto por scienco, sinoferinto por libereco,
ktp.
Ili ne oferis sin, ili estis oferataj de la krueluloj.
Laŭ mia sperto oni nomas "martiroj" tiujn, kiuj havas la elekton, ĉu savi
sian vivon aŭ resti fidelaj, kaj elektas resti fidelaj (t.e oferi sin).
Se oni simple mortigas iun sen doni al li ŝancon savi sin perfidante sian
kredon aŭ idealon, oni verŝajne nomos lin nek martiro nek atestanto, sed
simple viktimo.
.
- References:
- Kio estas martiro ?
- From: bruno
- Re: Kio estas martiro ?
- From: Manuel
- Re: Kio estas martiro ?
- From: Alexander Shlafer
- Re: Kio estas martiro ?
- From: Manuel
- Re: Kio estas martiro ?
- From: Alexander Shlafer
- Re: Kio estas martiro ?
- From: Manuel
- Re: Kio estas martiro ?
- From: Giuseppe Castelli
- Re: Kio estas martiro ?
- From: Manuel
- Kio estas martiro ?
- Prev by Date: Re: Pierre&Gilles (por Sebastiano kaj cxiuj gescivolemuloj)
- Next by Date: Re: la zamenhofa - cxu malfonetika lingvo ?
- Previous by thread: Re: Kio estas martiro ?
- Next by thread: Re: Kio estas martiro ?
- Index(es):