Re: la zamenhofa - cxu malfonetika lingvo ?



Marko Rauhamaa:

Esperanto difinas prononcon por chiu skriba formo (alivorte mashino au
homo, kiu ne komprenas la tekston, povas perfekte lautlegi esperanton).
Tamen la inverso ne validas: ne chiu prononca formo posedas unikan
skriban formon, char apartaj skribaj formoj povas prononcighi simile au
idente.

Nu, maŝino certe prononcus malsame du malsamajn skribaĵojn. Ĝi senprobleme
prononcus la du t-ojn en "posttagmezo" (se ĝi ne estas aparte programita
por imiti la homajn malperfektaĵojn).

Kaj eĉ homo, se li parolus nenature (maŝinece) zorgeme, prononcus E-on
neniam konfuzante du malsame skribitajn vortojn.

Ankau lau mi; mi inklinas palatigi la n-sonon antau la J-sono. Alivorte
mi prononcas la mezan n-sonon ne per la langopinto sed el pozicio identa
al la j-sono.

Tio ne estas problemo: la n-sono povas tre libere varii sen konfuziĝi kun
la sono de alia litero. Probleme estas se la j-sono malaperas.
.