Re: Kio estas martiro ?



Marko Rauhamaa:

Mi ciam volas mencii kiel ekzemplon la vorton "sauno", kiun oni lau mia
opinio esprimis pli lerte kaj kompreneble per "svitbanejo".

Konsentite. Tamen, se temas pri la "fako" de la sxvitbanejoj,
kiun mi hazarde iom scias, oni distingas inter la seka
sxvitbanejo kun pli alta temperaturo kaj malmulta akva vaporo
en la aero (sauxno), kaj kelkaj tipoj de "rusa" sxvitbanejo,
kutime ne tiom alt-temperaturaj, sed kun aero saturita
de akvo-vaporo kun aldonaj vaporoj de betula kaj aliaj
ekstraktoj, kvaso, biero ktp.

Mi facile imagas, ke "banologoj" kaj ecx simple
pasiaj sxvitbanejo-sxatantoj trovus uzadon de
fakvortoj kiel "sauxno" tute tauxgaj kaj akcepteblaj.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez@xxxxxxxxxxx>


.