Re: la zamenhofa - cxu malfonetika lingvo ?



Marko Rauhamaa:

Ekzemple oni tre ofte misprononcas:

"postagmeze" ("posttagmeze")

Tiuj ja estas tre similsonaj, ech egalsonaj!

Eĉ se estas tiel, ili ja ne estas egalskribaj, do ni devus respondi jese al
la komenca demando "Ĉu la prononco de E-o estas ne tute laŭskriba?".

"bjero" ("biero")

Ankau tiuj sonas tre similaj. Ankau "bijero" estas alofona prononco.

"Bijero" jes, kaj eĉ "bjijero"... Sed "bjero" havas unu silabon malpli, kaj
tio pli facile aŭdeblas ol mankanta "t" en "postagmezo".

"paĉo" ("paĉjo")

Mi supozas, ke vi aludas al la palatigho de la ch-sono.

Mi aludas tutan neprononcadon de la "j". Oni prononcas la vorton "paĉjo"
kvazaŭ ĝi rimus kun "kaĉo".

Ankau tio iagrade preskau neeviteble okazas, kaj mi suspektas, ke tia
Zamenhof la sonon planis (ghuste kiel la analogan sonon -nj- en
"panjo").

Eble iagrade, sed laŭ mi tiu sonsinsekvo en "panjo" ne estu rimarkeble
malsama ol en "grandan Jozefon".
.