Unua fremdlingvo en Svislando



Pro la multlingveco de Svislando la konstitucio de Svislando ricevis 1996 aldonan artikolon pri la lingvoj de la lando. La parlamento de Svislando nun devus decidi pri lingvoleĝo kiu konkretigas la praktikan plenumon de la principoj fiksitaj en la konstitucio.

Grava punkto en la koncerna leĝpropono estas la instruado de lingvoj en lernejoj. Pro la bezono pri kohereco de la lando, la leĝpropono diras ke la unua fremdlingvo en la lernejo estu unu el la lingvoj de la lando (germana, franca, itala, romanĉa).

Tamen la praktiko aspektas alie: En la germanlingvaj kantonoj de Svislando la angla estas instruata kiel unua fremdlingvo kaj la franca nur kiel dua fremdlingvo.

Verŝajne pro tio la parlamento ne sukcesos decidi pri la leĝpropono.

Anton Oberndorfer
kiu ĉerpis la informon el artikolo en
http://www.swissinfo.org

.