Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: "Alex" <jxazo-soc1@xxxxxxxxx>
- Date: Mon, 28 May 2007 19:29:00 -0700
Giuseppe skribis:
neanGxuste same, se via antauxa ekspliko pravus, oni algxustigus
"en la parkon" al "al la parko" en neaj frazoj
Kial?
Se mi volas nei la frazon "mi iras en la parkon", mi tutsimple aldonas
"ne" antau "iras". Nenio malpermesas tion, car la frazo ne jam enhavis
vorton; do tiu ci estas la natura kaj evidenta maniero nei gin. Kial mi
devus uzi "al" por nei "en [...]n"?
Bonvolu relegu viajn antauxajn afisxojn, kaj vi vidos, ke la ekzemploj,
kiujn mi estis citinta, kun neado, estas en rekta kontrauxdiro al via
ekspliko.
Mi vidas neniun kontraudiron, bonvolu rekte montri gin al mi...
Bone, mi klarigos tion cxi pli detale - bonvolu korekti min,
se mi ne suficxe precize parafrazis viajn antauxajn asertojn.
Via teoria tezo estis jena (mi esperas, ke mi gxuste kaptis
la signifon):
(G1) Oni uzu la suplementon "en la parkon" kun la verbo "iri"
NUR se la ago iri sukcesis, kaj la celo estis atingita,
aux se oni ne havas kialon dubi, ke gxi estos atingita,
alie oni uzu suplementon "al la parko".
(Mi flankenmetas la objxeton, ke - laux mi - tia regulo
estas malgxusta. Ni akceptu gxin provizore.)
Mi prezentis al vi tutan aron de la frazoj, en kiuj tio ne validas.
Pri la citajxoj kun neado vi enkondukis escepton (ni nomu gxin G2)
el la regulo (G1).
(G3) neado auxtomate aplikeblas al la tuta frazo,
kaj la strukturo de komplementoj/suplementoj
ne sxangxigxas.
Do vian escepton (G2) eblas formuli jene:
(G2) ne validas en neaj frazoj, cxar la suplementojn
en neaj frazojn regas regulo (G3), kiu laux via
implicita supozo.
Mi montris al vi kelkajn ekzemplojn, kiuj pruvas, ke tiel la
neado en Esperanto ne funkcias, sek ke oni elektas la formon
de komplemento tiel, ke gxi semantike konformas al la nea frazo,
sed ne al la origina frazo sen neado.
Ekzemple, la neo de
Mi iras ien.
almenaux en normala, komprenebla Esperanto ne estas
* Mi ne iras ien.
sed
Mi iras nenien.
Tio pruvas, ke via regulo (G3) estas malgxusta.
Sekve la motivado de via regulo (G2) estas nevalida,
kaj do ne estas escepta kialo ne apliki vian propran
regulon (G1) en neaj kunteksto, kio kontrauxdiras
al via propra agnosko, ke almenaux en neaj kuntekstoj
via regulo (G1) ne validas. Gxuste al tiu cxi kontrauxdiro
mi referencis.
Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez@xxxxxxxxxxx>
.
- Follow-Ups:
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Giuseppe Castelli
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- References:
- Prefiksoj kaj verboj
- From: kasmra
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Andreas Kueck
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Jxazo
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Eugen Fabian
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Alex
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Giuseppe Castelli
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Alex
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Kalman Noel
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Alex
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Giuseppe Castelli
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Alex
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Giuseppe Castelli
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Alex
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Giuseppe Castelli
- Prefiksoj kaj verboj
- Prev by Date: Re: Prefiksoj kaj verboj
- Next by Date: Re: libero esprimi
- Previous by thread: Re: Prefiksoj kaj verboj
- Next by thread: Re: Prefiksoj kaj verboj
- Index(es):
Relevant Pages
|