Re: Prefiksoj kaj verboj



Eugen Fabian skribis:

Estimata Aleksandro, estas tempo rekoni ke esperanto parolata de brito
kaj esperanto parolata de germano ne estas ekzakte la sama Esperanto. Ni
devas kontentigxi ke ili estu interkomunikeblaj. Por mi viaj ekzemplo-
frazoj estas apenaux neakcepteblaj.

Estimata Eugenio,
Teorie vi pravas. Praktike, estas ja vere surprize, kiom unueca
estas la lingvajxo de spertaj kaj kleraj esperantistoj en la mondo.
Prononco ja varias (tio tre dependas de la individua talento
de parolanto), sed la lingvouzo estas pli unueca ol oni atendus.
Kompreneble tio havas klarigon - ni cxiuj vivas en granda
Esperanto-vilagxo! ;) Krome, ni cxiuj (eventuale kun kelkaj esceptoj)
maturigxis kiel E-istoj legante la saman literaturon kaj
mergigxante en - mi auxdacos diri - klasikan Esperanto-kulturon.

Laux mia observo, post kiam persono komencas uzi
Esperanton auxtonome (sen traduki el etna lingvo) kaj
spontane, kaj dauxre legas "bonajn auxtoroj", la lingvo-uzo
neeviteble iom post iom proksimigxas al la internacia
normo de bona stilo.

Ekzistas realismaj kuntekstoj, kie
tia distingo peras gravajn nuancojn.
Ekzemple:

Mi iris en la gxardenon [, sed survoje mi rememoris,
ke hodiaux la gxardeno estas fermita por la publiko].

Ne kara Aleksandro. Se vi ne efektive eniris en la gxardenon vi devas
diri: Mi intencis iri al la gxardeno sed pro neprevideblaj kauxzoj mi ne
plenumis mian intencon. Aux: Mi iris al la gxardeno...

Kun tio mi ne povas konsenti, kara Eugenio.
Evidente vin gxenas, ke oni povas indiki direkton
per la formo "en la gxardeno" kaj tamen ne atingi
la gxardenon. Laux mi, tio estas erara.
Mi provu klarigi. Se oni sekvus vian logikon,
oni neniam povus diri

Hirundo flugis trans la riveron [, sed neniam atingis
sian neston trans la rivero.]

aux

Li jxetis pilkon en la korbon, sed ne trafis.

Cxu eble vi subkonscie uzas la regulojn de viaj kutimaj
etnaj lingvoj?

Konklude, "en la gxardenon" signifas
direkton al la celo esti "en la gxardeno".
Cxu la celo estas atingita aux ne, el la
gramatika vidpunkto ne gravas.

Mi iris en la urbon, sed neniam atingis gxin
pro la siegxo.

Aleksandro, cxu temas pri reala lingvajxo de via klubo? Aux probable
temas pri via tute persona lingvajxo?.

Temas pri reala lingvajxo, kiel mi asimilis gxin.
Mi dubas, ke temas nur pri mia persona linvouzo:
dank'al mia multjara kaj internacia sperto de
E-instruisto kaj linvorevizianto, mi gxenerale
estas tre sentema, ecx pedanta, pri lingvo-uzado.
Mi do certe rimarkus la konflikton de mia
uzado kontraste al la norma (se tiu konflikto
ekzistus) iam dum mia cx. 30-jara esperantisteco.

Mi dubas ankaux, ke temas pri influo de la klubo -
mi venis al mia nuna klubo jam matura esperantisto:
jam longe mi vivas en alia lando, ecx alia kontinento,
ol tiu, kie mi lernis Esperanton.

Laux averagxa esperantisto se vi diras:"Mi iris en la urbon" tio
signifas ke vi nepre atingis gxin ...

Nu, mi dubas, ke vi povas statistike apogi tiun cxi aserton.
Krome, oni prefere aspiru al bona stilo, ne tiu de averagxa
Esperantisto, kiu konjekteble (statistike) estas komencanto
en la oka monato de sia lernado ;)

Antauxdankon pro viaj respondoj.

Ne antauxdankinde! ;)

Amike,
-------
Alexander Shlafer <elnaprez@xxxxxxxxxxx>


.



Relevant Pages

  • Re: Pri Esperanta Kongreso en Montrealo
    ... ol oni ekrimarkos en CBC? ... Oni povas esti komplete malsamopiniaj pri tia juĝo, ... povas demandi nin kio estas lernebla el la intervjuoj kaj eventuale ... pri Esperanto. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: GM: sennacia aux multnacia persono?
    ... Kial dulingveco ne povas esti stabila? ... lingvo, kaj la irlandan gxenajxo, kiun oni trudas al lernejanoj. ... kiom da irlandanoj subtenas tiun kaj la alian vidpunktojn. ... Pri tio ekzistas tre malsamaj ideoj cxe diversaj homoj. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • =?UTF-8?Q?Re=3A_Propede=C5=ADtiko?=
    ... Se oni provas lernigi ...  la helpon de la mirinda analiza karaktero de Esperanto. ... kaj tial ghia propedeutika helpo estas akirebla ... Same konsideras multaj hungaroj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Disponeblas nun la tri unuaj personaj filmetoj
    ... En foto same kiel en filmo senteblas muntaĵoj kiam ili estas muntaĵoj. ... Plaĉus al mi vidi infanojn ludante kaj babilante en Esperanto. ... Oni volas havi la senton plaĉe paroli la fremdan lingvon. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Ne angla, ne franca
    ... la subjektiva identeco povas suficxe forte malkongrui kun la ... ekspluatitoj kaj de ilia idaro. ... Tio ne estas tiel malfacila. ... sed tie oni ne havas la du unuajn trajtojn. ...
    (soc.culture.esperanto)