Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: "Alex" <jxazo-soc1@xxxxxxxxx>
- Date: Fri, 25 May 2007 15:39:20 -0700
Kara Giuseppe,
Vi skribis:
Evidente vin gxenas, ke oni povas indiki direkton
per la formo "en la gxardeno" kaj tamen ne atingi
la gxardenon. Laux mi, tio estas erara.
Mi provu klarigi. Se oni sekvus vian logikon,
oni neniam povus diri
Hirundo flugis trans la riveron [, sed neniam atingis
sian neston trans la rivero.]
aux
Li jxetis pilkon en la korbon, sed ne trafis.
Fakte mi tute malkonsentas pri ciuj ci tri ekzemploj.
Lau mia sperto "Mi iris en la gardenon" implicas, ke mi eniris.
Mi malkonsentas. Mi provu alian ekzemplon por
testi vian idiolekton. Cxu ecx se oni diras
Mi estis iranta en la gxardenon kiam oni urgxe
vokis min el la oficejo, kaj mi iris tien.
la formo "en la gxardenon" ne sxajnas tauxga al vi?
"Hirundo flugis trans la riveron" implicas, ke la hirundo atingis la
transan flankon de la rivero.
Kaj "li jetis la pilkon en la korbon" nepre, nepre signifas, ke li trafis
;-)
Refoje, kun tio mi malkonsentas.
Mi komencas supozi, ke por vi ial la direkto "en ion" implicas
nepran rezulton. Tio ne estas gxusta. Kial oni arbitre
diskriminaciu gxuste tiun kuntekston de la akuzativo de
direkto?
Aux cxu eble la verboj "iri" kaj "jxeti" (kaj eble aliaj)
por vi nepre implicas atingitan celon?
Vi ja ne supozus, ke cxiu, kiu fisxkaptas, nepre
efektive estos kaptinta fisxon, cxu?
Aux, ke la averto
"Atenton! Mola tereno! Vi riskas fali en la riveron!"
estas malgxusta, cxar ja oni (se oni atentos la averton)
ne falos en la riveron!
Lau mia sperto, la aliaj signifoj de vi celataj oni esprimus per:
Mi iris gis la gardeno[, sed ne eniris].
Tio estas alia senco ol tiu de mia frazo.
Ekzemple, mi ja eble ne estis ecx gxisirinta.
Hirundo flugis al sia nesto trans la rivero[, sed ne atingis gin].
Tio estas akceptebla frazo kun fakte alia senco,
sed proksima, cxar en tiu cxi kunteksto ne gravas distingo
inter la celo "al la nesto" kaj "en la neston".
Mi provu rafini la ekzemplon:
La hirundo estis obstine strebanta en sian neston,
sed la kukolo, sidanta apud la nesto, forpusxis gxin
cxiufoje, kiam gxi venis al la nesto.
Cxi tie evidente _al la nesto_ gxi venas,
sed gxi ne eniras _en la neston_!
Li provis jeti la pilkon en la korbon, sed ne trafis.
Nu, la formo "li provis jxeti", kiam li fakte ja jxetis
sonas oksimore ... Tian frazon mi ne uzus, gxi
estas simple konfuza.
Resume, mi volus klarigi la gxeneralan signifon
de la esprimo "A-i en B-on" kun la signifo, kiun
ni pridiskutas. Laux mi gxi signifas precize jenon:
La ago estas A.
La fina celo de la ago estas B.
Bonvolu noti: la celo, ne la rezulto, ja la celo estas
normale konata dum la ago, sed la rezulto ne
nepre!
Do, tute ne gravas, ke la celo estas atingita aux ne.
Tial oni povas tute normale diri
Mi timas, ke la infano falos en la truon.
kvankam en la momento oni ne scias (kaj
ecx esperas ke tio ne okazos!), ke
la infano efektive falos en la truon.
Kiel vi eksplikos la uzadon de tiaj frazoj?
Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez@xxxxxxxxxxx>
.
- Follow-Ups:
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Kalman Noel
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Giuseppe Castelli
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- References:
- Prefiksoj kaj verboj
- From: kasmra
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Andreas Kueck
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Jxazo
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Eugen Fabian
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Alex
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Giuseppe Castelli
- Prefiksoj kaj verboj
- Prev by Date: Re: krible kaj krable
- Next by Date: Re: krible kaj krable
- Previous by thread: Re: Prefiksoj kaj verboj
- Next by thread: Re: Prefiksoj kaj verboj
- Index(es):
Relevant Pages
|