Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: "Jxazo" <jxazo-soc1@xxxxxxxxx>
- Date: Thu, 24 May 2007 10:57:19 -0700
Andreas Kueck skribis:
<<
En la Fundamenta Ekzercaro § 31 estas jena frazo: "Li eliris el la
dormochambro kaj eniris en la manghochambron." El tio chi estas
konkludeble, ke tia uzo de la prepozicio kiel prefikso estas almenau
ne erara.
Krome en la Fundamenta Ekzercaro § 26 estas jena frazo: "Mi iras en la
ghardenon." El tio chi estas konkludeble, ke ne-uzo de la prepozicio
kiel prefikso estas ankau almenau ne erara.
Mi konjektas pro la analogo en mia gepatra lingvo, la germana, kaj
surbaze de mia lingvosento, ke la unua eblajho emfazas la ideon
peratan de la prepozicio.
Ekzistas realismaj kuntekstoj, kie
tia distingo peras gravajn nuancojn.
Ekzemple:
Mi iris en la gxardenon [, sed survoje mi rememoris,
ke hodiaux la gxardeno estas fermita por la publiko].
Mi iris en la urbon, sed neniam atingis gxin
pro la siegxo.
Cetere, mi klare memoras diskuton kun du internacie konataj
(ge-)E-istoj (unu brita, alia hungara), kiuj firme kaj unuanime
insistis, kiam mi uzis frazon "Mi eniris en la cxambron.", ke gxi
estas senkondicxe neakceptebla, kaj ke oni devas diri
"Mi envenis en la cxambron." Fakte, kiel vi montris cxi-supre,
tia uzo estas ecx fundamenta!
Mi konjektas, ke homoj, kiuj havas sperton pri la
aspektoricxaj lingvoj, pli nature perceptas tiajn nuancojn,
same kiel la distingojn esprimatajn de pasivaj
participaj formoj (la fama "ata/ita disputo"),
pro la kutimo distingi la dauxran/sendauxran kaj
rezultan/senrezultan sencojn de la verbo.
Amike,
-------
Alexander Shlafer <elnaprez@xxxxxxxxxxx>
.
- Follow-Ups:
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Eugen Fabian
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Manuel
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- References:
- Prefiksoj kaj verboj
- From: kasmra
- Re: Prefiksoj kaj verboj
- From: Andreas Kueck
- Prefiksoj kaj verboj
- Prev by Date: Re: Testo de Guglo
- Next by Date: Re: krible kaj krable
- Previous by thread: Re: Prefiksoj kaj verboj
- Next by thread: Re: Prefiksoj kaj verboj
- Index(es):
Relevant Pages
|