Re: Pri "friti la sangon"





On Apr 25, 9:18 am, Mireille Corobu <mncor...@xxxxxxxxxxx> wrote:
Tre plaĉas al mi la esprimaĵon "friti la sangon" kiun mi komprenis kiel
"provoki".

La esprimoj friti sangon, malbona sango ktp ne estas kompreneblaj al
mi. En mia nacia lingvo (la sveda) eblas paroli pri sango bolanta, sed
tio ŝajnas havi iomete alian nuancon. Temas pri tre forta ekscitiĝo,
kolero k.s., do ne pri maltrankvilo. Malbona sango ĉe ni iam estis
rasisma aŭ malhumanisma esprimo kun la senco "malbonaj genoj".

Cetere, ĉu mi rajtas atentigi, ke oni fritas terpomojn en oleo aŭ per
oleo. Oni ne fritas la oleon.

Amike,
/Sten

.