Re: Estona tragikomiko
- From: Gary Mickle <gmickle@xxxxxxxx>
- Date: 29 Apr 2007 00:19:05 -0700
On Apr 28, 6:24 am, Sergio <sergio.pokrovs...@xxxxxxxxx> wrote:
Nu, mi ne scias. Min gxenas la histerio kiun mi vidas en la Ruslanda
televido. Mi mem neniel volas trudi al la estonoj, ke ili konservu en
centro de sia cxefurbo statuon kiu malplacxas al ili.
Ekzistas pli realaj problemoj (precipe la statuso de la "necivitanoj",
la rajto ricevi la lernejan instruadon en la rusa lingvo), kiuj
meritus atenton; probable "la bronza soldato" estas nur simbolo de
tiuj pli realaj problemoj.
Efektive malfacilas kredi, ke nur pro la statuo estiĝis la tumultoj.
Devus
esti sufiĉe konate al ĉiuj - se ne estus pliaj, enfonaj konfliktoj -
kial la
estonoj ne povas rigardi la alvenon de la sovetia armeo senrezerve
kiel
liberigan eventon. Pli verŝajne ĝi per sia situo meze de la ĉefurbo
koncentris protestpotencialon, kiu pro tute aliaj kialoj formiĝis.
Pri la situacio de la ruslingvanoj en Estonio aperis en februaro
raporto
de Amnestio Internacia, kies Esperantan tradukon mi provizas sube.
Eble interesas, ke mi eksciis pri ĉi tiu dokumento per debato, kiu
okazis en la listo "Linguarum Democratia":
http://groups.google.com/group/linguarum-democratia , forumo, en
kiu reprezentantoj de UEA kaj pluraj el ĝiaj suborganizoj
interkomunikadas kun reprezentantoj de la "frankofonio" [franclingva
movado]. Surprizis min, ke pluraj esperantistoj el UEA (kiu laŭ sia
propra kompreno estas forte konscia pri lingvaj rajtoj) malmulte aŭ
neniom emis solidariĝi kun la per lingva polico premataj ruslingvanoj
(aŭ pridubi la asertojn en la artikolo de Amnestio, kio ankaŭ eblus,
se
oni opinias la faktojn malĝuste prezentitaj tie). Bedaŭrinde ili
forfermis
la mesaĝaron de "Linguarum Democratia" de eksteraj rigardantoj,
kiam mi kritikis ilian agadon en "Libera Folio".
Sed tio estas alia temo. Jen la artikolo:
---------------------------
[traduko de gazetara komuniko de Amnestio Internacia AI Index:
EUR 51/001/2007 (Public)News Service No: 040 27 februaro 2007]
http://web.amnesty.org/library/Index/ENGEUR510012007
Estonio: la lingva polico ricevas pli da povoj molesti homojn
Estonio devas restrikti la diskriminaciajn povojn de la gardohundo
pri
lingva kapableco en tiu lando: tion diris Amnestio Internacia. En
letero al la Ĉefministro de Estonio Andrus Ansip, la Ĝenerala
Sekretario de la organizaĵo Irene Khan nomis la ŝtatan Lingvan
Inspektejon "laŭ sia naturo subprema kaj puna" kaj "kontraŭcela ĉe
la akcelado de sociaj integriĝo kaj kohero".
La Inspektejo estis establita en 1998 sub la direktado de la
Ministrejo
de Klerigado. Ĝi kontrolas la estonlingvan kapablecon de la
enlaborigita
loĝantaro, disdonante konfirmilojn kaj fiksante la minimumajn laŭleĝe
allaseblajn nivelojn de lingva flueco. Tiucele, la Inspektejo faras
kaj
antaŭanoncitan kaj ne antaŭanoncitan kontroladon, kiu inkluzivas
vizitojn en laborejoj.
La letero de Irene Khan celas reagi je la amendoj de la Lingvoleĝo
enkondukitaj pli frue en ĉi tiu monato kaj ekvalidontaj la 1-an de
marto
de ĉi tiu jaro, kiuj etendos la povojn de la Lingva Inspektejo ĝis la
eblo
rekomendi maldungon de dungitoj pro nesufiĉaj estonlingvaj kapabloj,
devigi homojn, kiuj jam posedas lingvo-konfirmilon, denove partopreni
lingvan ekzamenon, kaj nuligi la lingvo-konfirmilojn de tiuj, kiuj
malsukcesas ĉe denova lingva ekzameniĝo.
"Tiuj amendoj signifas, ke homoj apartenantaj al lingvaj malplimultoj
estos en eĉ pli vundebla pozicio en la labormerkato", diris Irene
Khan
en sia letero.
Estonio havas grandan lingvan malplimulton, ĉefe ruslingvan, kiu
konsistigas proksimume trionon de la loĝantaro. La striktaj lingvaj
postuloj por dungiĝo en Estonio, kiuj farigis objekto de kritiko fare
de
la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konsilio de Europo, kiel ankaŭ de
reprezentantoj de la civila socio, signifas, ke lingvaj malplimultoj
sin
trovas malavantaĝataj en la labormerkato kaj estas eksterproporcie
trafitaj de senlaboreco.
Amnestio Internacia multfoje elstarigis al la aŭtoritatoj de Estonio,
ke
multaj homoj apartenantaj al lingvaj malplimultoj timas la Lingvan
Inspektejon kaj sentas sin molestataj de ĝi, kaj ke la subprema kaj
puna karaktero de la Lingva Inspektejo malhelpas la realigon de homaj
rajtoj por ĉiuj en Estonio.
Loĝantino de Talino antaŭnelonge retpoŝte komunikis al Amnestio
Internacia:
"Pli frue mi laboris kiel taksiistino, sed mi perdis mian laboron pro
la
Lingva Inspektejo. Ili alvokas homon al la transportkomisiono pro la
plej
bagatela malatento al la veturkodo, kaj tie la sinjorinoj de la
Lingva
Inspektejo atendas. Ĉio estas bone planita. Ili vokas nur la
ruslingvanojn. Ili rajtas maldungi homon, ne ĉar tiu malbone laboras,
ne ĉar pasaĝeroj plendas, sed ĉar oni ne bone scias la estonan. Mi
havas tri infanojn, pagendan hipotekon kaj alkoholulan edzon, sed tio
interesas neniun. Mi devas pagi por lingvokursoj kaj ili ne estas
malmultekostaj - du aŭ tri monataj salajroj. Mi ne havas laboron kaj
mi ne povas pagi por la kursoj pri la estona lingvo. Kiel mi vivos?
Ĉu
tio ne estas diskriminacio?"
Amnestio Internacia urĝas la estonan registaron rekonsideri la plej
lastajn amendojn de la Lingvoleĝo kaj konsideri pli konstruajn
alirmanierojn al la lingva integriĝo, kiel senkostaj aŭ plene
repageblaj
klasoj pri la estona por ĉiuj, anstataŭ la subpremaj, punaj kaj
finfine
forfremdigaj rimedoj aplikataj de la Lingva Inspektejo.
------------------------------
Gary
.
- References:
- Estona tragikomiko
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Estona tragikomiko
- From: Sergio
- Estona tragikomiko
- Prev by Date: Re: Pierogoj
- Next by Date: Re: Pierogoj
- Previous by thread: Re: Estona tragikomiko
- Next by thread: Re: Estona tragikomiko
- Index(es):
Relevant Pages
|
|