Libere elsutebla la aprila numero de Mondcivitano
- From: Leite <leitejr@xxxxxxxxxx>
- Date: 28 Apr 2007 12:07:20 -0700
Saluton!
Estas libere elsutebla la aprila numero de Mondcivitano, organo de
Cearaa Esperanto-Asocio (Brazilo). Jen la ligilo:
http://leitejr.sites.uol.com.br/esperanto/mondcivitano/200704_mondcivitano.pdf
Kaj jen la enhavo:
En la jaro 2007 multobligis la kursoj de Esperanto en Cearao. Cu la
estonteco ekkomencis ce ni?
Esperanto kaj papo. Papo salutas en Esperanto dum la paska ceremonio.
Cu VI Memoras? "Esperantaj Poemoj", de Horácio Dídimo
Revolucio en Brazila Edukado. Senatoro Cristovam Buarque lancis ekde
Cearao sian projekton por revolucio en brazila edukada sistemo. Li
metis esperantan brocon sur sia vestkolumo.
Movado. La Unua Granda Milito ankorau ne finigis. La tiama Esperanto-
movado peze kalkulis la malaperon de la pacbatalantoj mortfalitaj sur
la batalkampo. Tiu estis la fina scenejo de la vivo de D-ro Zamenhof,
kies forpaso okazis antau 90 jaroj, la 14-an de Aprilo 1917. Memore al
la kreinto de Esperanto, Mondcivitano prezentas la artikolon pri li
verkita en Enciklopedio de Esperanto (1934) fare de G. Waringhien.
Letero el Angolo. Instruisto angolano petas helpon al esperantista
komunumo, cefe al la portugalparolantoj. La letero aperis la 27-an de
Marto en la interreta diskutlisto Veki. La sendanto estis D-ro Renato
Corsetti, la ciam solidara Prezidanto de UEA.
Samideane,
Laktoido
Kunordinatoro pri Informado kaj Propagando
http://leitejr.sites.uol.com.br
.
- Follow-Ups:
- Prev by Date: Pierogoj
- Next by Date: Re: Libere elsutebla la aprila numero de Mondcivitano
- Previous by thread: Pierogoj
- Next by thread: Re: Libere elsutebla la aprila numero de Mondcivitano
- Index(es):
Relevant Pages
|
|