Estona tragikomiko




Ĉu Tallinn fariĝos nova Bagdad?

En Tallinn estis statuo honoranta la sovetuniajn soldatojn, kiuj
forbatalis la germanan armeon. La statuo simbolas malsamajn aferojn al
la estonlingvuloj ol al la ruslingvuloj. Al la unuaj ĝi estas simbolo de
hontinda periodo de sovetunia okupado, al la aliaj simbolo de rusa
heroeco dum la dua mondmondmilito.

En tumultoj mortis unu kaj difektiĝis multaj. Rusujo minacas per
diplomata krizo. Ruslingvaj ribeloj minacas murdi la estonan
ĉefministron.

Kia idioteco — pri statuo!!! Ambaŭ partioj agas danĝere kaj kondamnende,
sed mi pli akuzas la estonlingvulojn, ĉar ili aktuale havas pli grandan
potencon. Kial ne reinterpreti la statuon kiel simbolon de nacia unueco?
Kial ne unuanime esprimi dankemon (eĉ iom nesinceran) pri la ĉesado de
la germana okupado?


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.