Re: Poŝtkartoj petataj



On Apr 25, 6:56 pm, "Anton Oberndorfer" <ald...@xxxxxx> wrote:
Mi ĝojas ekscii pri sudafrikaj esperantistoj. Mi nun laboras en firmao kiu
havas ankaŭ rilatojn al Sudafriko. Nome, ni vendas brulhaltigan rimedon
"Fireforce" kaj pri tio ankaŭ raportis la televido de Kapurbo (Cape Town).
Vi povas elŝuti la filmeton kaj spekti ĝin sub:http://www.fireforce-austria.com/FFCapetown.avi

Esperanto-asocio de Suda Afriko ekzistas jam de 1963 (se mi bone
memoras), tamen ni ne havas pli ol 50 membroj. Ni dum la pasintaj
jaroj pli aktivas, sed ne vere kreskis. En 2006 ni kongresis apud
Kaburbo. Se vi venas al Kaburbo pro laboro, la Esperantistoj tie
ĝojos renkonti vin.

Estus bone se vi povus partopreni en la diskutoj de SCE.
Mi de tempo al tempo jam de kelkaj jaroj partoprenas, sed pli ofte
(honte) demandas ol diskutas. Aktivigi aliajn Sudafrikajn
Esperantistoj je s.c.e. mi klopodos :-)

Amike,
Johano

.