Re: Dio, Vikipedio, deutsche sprache ktp.




Zamenhofa spirito skribis:
Mi ne emas polemiki, sed permesu al mi, karaj SCE-anoj, respondi al
s-ro. Giuseppe Castelli.
Li ne ŝatis mian pseŭdonimon. Bedaŭre. Eble li preferus ke mi uzu kiel
pseŭdonimon "La spirito de Louis de Beaufront" aŭ io simila.
Fakte
neniel oni povas retrovi zamenhofan spiriton en multaj mesaĝoj de SCE,
inklude de tiuj de s-ro Castelli.
Laŭ li, diskutoj pri religio estas por distro. Stranga distro, se ĝi
taŭgas por "friti" la sangon same de kredantoj kiel de ateistoj.
Laŭ li, neniu SCE-ano kunvivas kun alia SCE-ano. Ĉu kunvivi rilatas nur
al samrestado en unu fizika hejmo? Ni ĉiuj ja kunvivas en nia kara
virtuala Esperantio. En PIV 2002, paĝo 1241, oni povas legi ekzemplan
frazon de Zamenhof: "nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado".
Diri ke la mesaĝoj de Mireja (kiam ili temas pri la afablaj ĉiutagaĵoj)
taŭgas por blogoj aŭ retmesaĝoj al amikoj, sed ne por diskutejo kia SCE,
estas ega absurdaĵo. SCE ne nur estas diskutejo, sed montrofenestro en
Esperanto de ĉiuj aspektoj de la vivo.
Ŝajnas foje ke la nura celo de iuj esceptaj SCE-anoj estas publike
elmontri sian kontraŭstaron al ĉio agrabla, bela kaj aminda, kaj tiel
intenci kontaĝon de siaj psikaj problemoj al normalaj homoj. Ve!

La _Spirit_of_Saint_Louis_*.
;->>>>>


Manvxelo
------------------------------------
*Spirito de Sanktluiso. Tio estis la nomo de la flugsxipo provizita
de la usonia urbo Saint Louis (iam la cxefurbo de Supra Luizianio en
Novfrancio) al Karlo Lindberga por traflugi la Atlantan Maregon. M.

.



Relevant Pages

  • Re: Dio, Vikipedio, deutsche sprache ktp.
    ... Zamenhofa spirito skribis: ... neniel oni povas retrovi zamenhofan spiriton en multaj mesaĝoj de SCE, ... inklude de tiuj de s-ro Castelli. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Dio, Vikipedio, deutsche sprache ktp.
    ... Zamenhofa spirito skribis: ... neniel oni povas retrovi zamenhofan spiriton en multaj mesaĝoj de SCE, ... inklude de tiuj de s-ro Castelli. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Dio, Vikipedio, deutsche sprache ktp.
    ... Zamenhofa spirito skribis: ... inklude de tiuj de s-ro Castelli. ... de la urbo Sanktluiso al Karlo Lindberga por transiri kiel la unua la ...
    (soc.culture.esperanto)