Re: Dio, Vikipedio, deutsche sprache ktp.



Mi ne emas polemiki, sed permesu al mi, karaj SCE-anoj, respondi al
s-ro. Giuseppe Castelli.

Li ne ŝatis mian pseŭdonimon. Bedaŭre. Eble li preferus ke mi uzu kiel
pseŭdonimon "La spirito de Louis de Beaufront" aŭ io simila. Fakte
neniel oni povas retrovi zamenhofan spiriton en multaj mesaĝoj de SCE,
inklude de tiuj de s-ro Castelli.

Laŭ li, diskutoj pri religio estas por distro. Stranga distro, se ĝi
taŭgas por "friti" la sangon same de kredantoj kiel de ateistoj.

Laŭ li, neniu SCE-ano kunvivas kun alia SCE-ano. Ĉu kunvivi rilatas nur
al samrestado en unu fizika hejmo? Ni ĉiuj ja kunvivas en nia kara
virtuala Esperantio. En PIV 2002, paĝo 1241, oni povas legi ekzemplan
frazon de Zamenhof: "nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado".

Diri ke la mesaĝoj de Mireja (kiam ili temas pri la afablaj ĉiutagaĵoj)
taŭgas por blogoj aŭ retmesaĝoj al amikoj, sed ne por diskutejo kia SCE,
estas ega absurdaĵo. SCE ne nur estas diskutejo, sed montrofenestro en
Esperanto de ĉiuj aspektoj de la vivo.

Ŝajnas foje ke la nura celo de iuj esceptaj SCE-anoj estas publike
elmontri sian kontraŭstaron al ĉio agrabla, bela kaj aminda, kaj tiel
intenci kontaĝon de siaj psikaj problemoj al normalaj homoj. Ve!

La spirito de ???


.



Relevant Pages

  • Re: cxu S.C.E. paneis?
    ... sed SCE ekzemple ja ... Guglo aŭ en alia granda portalo, tamen ĝi funkcios por la uzanto tute kiel ... interesiĝas pri Esperanto tamen min ĉiam konsternas la fakto ke ni vidas ĝin tre malsame. ... Jen temo pri kio oni povas eterne diskuti. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Geja edzigho en Hispanio
    ... > Mi rimarkas plenkontente ke, krom la kutima escepto de Sebastiano, chiuj ... Pri la legantoj de SCE vi povas ... Vi povas konstati nur pri la skribintoj. ... Next by Date: ...
    (soc.culture.esperanto)