Eksperimenta programeto - Kampo



Jen eksperimenta programeto kiun mi faris per Ĝavo:

http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/testo/Kampo.jar

Ĝi estas tekstokampo kiu aŭtomate metas ĉapelojn dum
tajpado. Oni povas uzi ctrl-c, ctrl-x kaj ctrl-v, por interŝanĝi
la tekston, sed krom tio, la programo ne havas redaktajn
funkciojn.

Por aktivigi, surklaku sur la ligilo kaj 'malfermu'. La
programo verŝajne ne funkcios por ĉiuj. Pardonon,
mi petas.

Se vi ŝatas ĝin, kaj volas daŭre uzi, bonvolu konservi
ekzempleron ĉe via propra komputilo, ĉar mi iam
forigos ĝin de mia retejo.

Klivo
http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

.