Re: Aspartamo




"Marko Rauhamaa" <marko@xxxxxxxxxx> ha scritto nel messaggio
news:m3ircxaq38.fsf@xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
raskolnikov <raskolnikov@xxxxxxx>:

mi jam auxdis pri Aspartamo kiel surogato de sukero - mia onklino,
kiu
travivis 2-an mondmiliton, diras ke gxi gustas kiel celuloido, kaj
malsxatas mangxajxojn kaj trinkajxojn entenantajn Aspartamon - mi
mem
ne sentas ion, kaj ne suspektas gxian cxeeston. Estus interese
scii
kiam Aspartamo estis eltrovita.

Mi trinkas grandajn kvantojn da aspartamitaj trinkaĵoj. La gusto de
aspartamo ja estas alia ol tiu de sukero. En malvarmaj trinkaĵoj mi
devas diri, ke aspartamo gustas pli bona. Inter ĝiaj ĉefaj mankoj
estas,
ke ĝin ŝajne ĥemie rompas varmo, kaj ial ĉokolado gustas terura tuj
post
trinkado de aspartamo.

Sukralozo (en Usono "Splenda") estas multe pli simila al sukero ol
aspartamo kaj konvenas por varmaj trinkaĵoj kaj bakaĵoj. Oni uzas
ĝin
ankaŭ en malvarmaj trinkaĵoj, sed ĉar ĝi gustas kiel sukero, mi plu
preferas aspartamitajn trinkaĵojn.

Ankaŭ mi. Sed de kiam mi legis ĉi tiun artikolon, pro singardemo, kiel
eble, mi evitos ĝin. La problemo estas ke ĝia uzo estas jam tiel
disvastiĝinta ke estas tre malfacile eviti ĉi tiun substancon.
Jen kelkaj el ĝiaj flankefikoj:
.......................................................................
Vidperturboj, okuldoloro, orelfajfo, malfortiĝo de la aŭdkapablo,
epilepsio, kapdoloroj, perturboj de la ekvilibro, malfortiĝo de
memorkapablo, iritebleco, agresiveco, daŭra dormemo, torporo de la
membroj, depresio, perturboj de la dormo, fobioj, rapidigita pulso,
perturbo de la spirado, vomemo, diareo, doloro de ventro, doloro je
glutado, iritemo de la hauto, astmo, herpeto, perturboj de menstruado,
perdo de la haroj, trograseco, tromalgraseco, dolora urinado, troa
soifo, ŝvelitaj piedoj, artikdoloroj, gastrito, neriparebla damaĝo je
la cerbo.
.....................................................................

Mi havas plurajn el tiuj sintomoj sed mi tre esperas ne havi la
lastan. :o)


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx
http://pacujo.net/marko/

.