Esperanto por la scio



"Kara Behrouz kaj karaj geamikoj:

Unue, mi petegas pardonon al vi chiuj pro mia longa foresto de chi tiu
listo.

Multe plachis al mi scii ke vi jam preskau finis vian verkon pri
Nelineara Optiko, Behrouz, kaj mi esperas baldau povi legi ghin (mi jam
vidis tiujn paghojn, kiujn vi aldonis al la dosierejo de la grupo). Pri
tio, due, mi ankau petegas pardonon al vi chiuj pro ne esti plenuminta
mian promeson (ne ghis nun, almenau). Sed bonvolu rimarki ke tio tute
ne signifas ke mi forgesis ghin.

Dum la lastaj monatoj (jam pli ol unu jaro, fakte) mi estas tre okupita
char mi bonshancis trovi laboron en la scienca esplorado, kaj
kompreneble la plej grandan parton el mia tempo mi devas uzi tiorilate.
Kiel multaj el vi certe scias, scienca esplorado kaj studado postulas
vere multan tempon (fakte, oni preskau ne povas iam chesi pripensi
tion, kion studas).

Kvankam mi dauris la tradukadon de la libro "Matematika Analizo" kiun
mi komencis traduki antau longe, mi vere (kaj bedaurinde) povis
malmulte antauenigi la tradukajhon. Mi klopodos ekde nun pli ofte kaj
metode dauri la tradukadon.

Parenteze, mi ankau komencis traduki libron pri algebro (kvankam mi nur
tradukis ghis nun kelkajn paghojn).


Mi kompreneble ankorau pensas (kaj chiam pensos) ke unu el la plej
gravaj aferoj en la esperanta movado estas (au, pli bone, _devus_ esti)
la tradukado de universitataj kaj fakaj materialoj, kaj pli
amplekse chio rilate al la scio. Esperanto estas facilega lingvo! Ni
elmontru al la tuta mondo ke ghi vere utilegas por unu el la plej grava
aferoj ekzistantaj: disvastigo de scio. (Memoru tion, kio estas
kutime dirita: scio igas homojn liberaj.)

Bonvolu ne pripensu ke la tuta homaro uzu esperanton, au ke esperanto
devus esti uzata por interkomunikado en la EU; ne pripensu ankorau pri
la "fina venko". Plej probable la politikistaro ne auskultos (kaj,
fakte, ne auskultas) nin char ili tute ne necesas esperanton: ili jam
scias la anglan. Sed estas multaj aliaj homoj tra la tuta mondo, kiuj
ne scias la anglan, eble char ili ne havas la longan tempon (au la
rimedojn) kiuj estas necesaj por lerni (au eklerni, au iomete lerni)
iun ajn eksterlandanan nacilingvon. (Chirilate, bonvolu memori -au
relegi- la antauparolon de la verko de Ulrich Matthias "Fundamentoj de
Lineara Algebro" -havebla, ekz., en STEB-.)

Ni alvenigu la demokration al la scio. Ni ebligu ke chiu, kiu volu
lerni ion ajn (ion ajn!), povu facile fari ghin per esperanto.

Ni starigu Universitaton en Esperantujo. Ni konstruu en Esperantujo
novan Bibliotekon de Aleksandrio por la tuta homaro."



(El la grupo de Yahoo "per-esperanto-bazascienco". Bonvolu viziti ghin
por pliaj detaloj:
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-bazascienco/ .)

.