Kvin jarojn poste
- From: "rjlbriz@xxxxxxxxxxx" <rjlbriz@xxxxxxxxxxx>
- Date: 11 Sep 2006 12:06:05 -0700
"Terorismo estas la militad-stilo de la senhavuloj, kaj militado estas
la terorismo-stilo de la havuloj."
Tiuj saĝaj vortoj de la forpasinta, famega aktoro brita Peter Ustinov
laŭte krias kontraŭ la krimoj faritaj en la nomo de [trompa] fervoro
religia (ĉe kaj iuj islamanoj kaj kristanoj kaj judoj), "justeco", kaj
"sin-defendado" de milit-agresantoj ie en la moderna mondo.
Tiun ĉi tagon, la kvina datreveno de la terorista atako kiu murdis pli
ol du mil sepcent personojn en Nov-Jorko kaj Vaŝingtono, Usono kaj la
cetera mondo kontemplas tiun tragedion kaj ties sekvojn ĉia-aspektajn
ĝis nun sed, malfeliĉe, ne ankoraŭ ŝajnas sufiĉe interesataj pri
la historiaj eventoj signife parencaj por konduki malgranda grupo da
zelotoj romantikaĉaj al tia detruado por preti dialogi je la serĉo de
paco kaj por ĉesigi la "milito kontraŭ teroro" je ambaŭ flankoj.
El redaktora artikolo de 2006 09 09 de la "London Free Press" (Ontario,
Canada), redaktoro Larry Cornies traktas tri temojn, kiuj eble kondukos
al tiu tre bezonata dialogo/interparolado.
"Unue, Usono ekkomprenas ke sia statuso kiel la nura mond-vasta
superpotenco donas nenian garantion de nekonkerebleco aŭ aŭtoritato
morala en mondo kiu ĝin rigardadas kaj rimarkas, kune kun kreskanta
alarmo, la breĉon inter la usona konstitucio kaj la usono politiko
eksterlandcela. Eĉ la administracio de George W. Bush -- unuflankema
ĝis la kerno -- ekrimarkas la gravecon de multflankaj vojoj por solvi
la konflikton. Tiu sinteno bezonos almenaŭ unu plian
prezident-postenperiodon -- eble du -- por kompreni ĉu tiu
kurso-korektado daŭras aŭ ne.
Due, se oni interpretis la Izrael-palestinian konflikton dum la lasta
kvindek jaroj kiel regionala barakto kiu altiris spektron da aliancoj
tra la globo, tiu konflikto nun estas la plej grava el la baraktoj en
la mondo. Ĝi flamigas pasionojn rasistajn. Ĝi enspirigas vivon en
ekstremismojn kaj je la degradado de homoj. Ĝi nutras la oratoro de
mensa malsanego. Ĝi kultivis malamegojn, kiuj estas jam
mult-generaciulaj kaj ŝajnas destinataj al esti presitaj en
kromosomojn kaj genojn. Ĉu tiu geografia kaj politika enigmo povas
esti solvata?
.... Trie, 9/11 lanĉis periodon de ega introspektado fare de islamanoj.
Dum la monatoj tuj post 9/11, estroj islamanaj, loke kaj internacie,
maltroigis la malsamecojn ene de sia religio. Pli lastatempe, okazis
malfermitaj kaj honestaj klopodoj rekoni tiun malsemecojn kaj trakti
ilin."
Eĉ se oni ne akceptas la teorion de la kuranta kaj estonteca modelo de
militoj transmondaj pere de la "kolizio de civilizacioj" elpensitan de
S.P.Huntingdon antaŭ pluraj jardekoj, estas evidente ke ne ĉiuj kiuj
havas malsamajn viv-manierojn, religiojn, kaj kulturojn ankoraŭ pretas
dialogi pri tiuj malsamecoj; ŝajnas ekzemple ke Usono mem pli pretas
funebradi kaj lasu boleti sian frustron kaj koleron kaj maltoleremon
ŝovinisman kaj viktimiĝadi anstataŭ ol kompreni la tutan situacion
inkluzive sian propran rolon multjardekan en la "milito" por pace
kunvivi kun tiuj kiuj tute ne deziras vivi uson-maniere kaj kiuj
plenrajte do esprimas sian rifuzon esti ensorbita tiel. Kiam usona
Prezidento Bush pasintsemajne parolis pri la daŭra doktrino
sendialogema de lia administracio, li frustras la estontecon. Li
simple kaj desaponte klarigis ke li celas redifini la malamikon kiel
vivanta minaco kiun baraktas/os generacioj da usonanoj -- kaj por
argumenti ke li bezonas ĉiajn utilojn haveblajn por kombati ilin. "Ni
militas por nia viv-maniero, kaj je nia kapablo vivi en libereco," li
asertis. "Ni militas por la kaŭzo de homeco, kontraŭ tiuj kiuj
deziras trudi la tenebrojn de tiraneco kaj teruro je la tuta mondo."
Kies tiraneco kaj ties teruro? Ĉu ili ja estas nur unuflankaj?
En 1974, eks-prezidanto de la Unuiĝinta Eklezio de Kanado, Walter
Farquharson, verkis la parolojn por himno verkita de Ron Klusmeier;
"Trans antikvaj muroj" enhavas, en sia dua versaro, la jenajn parolojn:
"Kiam establita potenco staras firme fiksita
Kaj rompas la dorson de alia
Kiam malsparemeco kaj bezono vivas unu apud la alia
Estas Evangelio kiu al ni mankas"
Se ni interpretas "evangelion" ĉi tie kiel "ia ajn bona novaĵo
pac-inspira", ni komprenos ke la muroj ambaŭ-flankaj devas fali por ke
dialogo kaj interkompreniĝo kaj toleremo okazu. Ni ĉiuj esperu ke
tiuj konversacioj okazu pli frue ol male.
rB
.
- Follow-Ups:
- Re: Kvin jarojn poste
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Kvin jarojn poste
- Prev by Date: Re: GM: sennacia aux multnacia persono?
- Next by Date: Re: La planedo Plutono
- Previous by thread: 8 septembro 2006 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de respondintoj *
- Next by thread: Re: Kvin jarojn poste
- Index(es):
Relevant Pages
|
|