Re: Natascha Kampusch
- From: "Anton Oberndorfer" <aldone@xxxxxx>
- Date: Thu, 7 Sep 2006 08:19:00 +0200
"Anton Oberndorfer"
Mi raportos ĉi tie kiam mi scios pli.
Mi hodiaŭ legis en gazeto ke la intervjuo parte aŭ plene estos disradiata en
pli ol 100 landoj. Temas vere pri eksterordinara kazo, ĉar estas unike ke
junulino kiu estis enkacerigita dum 8 jaroj nun reaperas kvazaŭ fenikso el
la cindro.
Kio frapas min estas ke malgraŭ la manko de lerneja instruado dum 8 jaroj ŝi
parolas kaj kondutas kiel matura, plenkreska, klera virino.
Ŝia plej forta frazo eble estis: "Kiam mi estis 12-jara (do post dujara
enkarceriĝo) mia tiama "mi" de 12-jarulino ligis pakton kun mia estonta "mi"
kiel plenaĝulino ke mi fariĝos pli forta kaj trovos la energion por eskapi."
Ŝi ne parolas la lingvaĵon de gejunuloj, sed formulas kvazaŭ ŝi estus
profesorino. Ŝi profite uzis la tempon por alproprigi al si diversajn
lertojn, ekz. triki kaj kuiri.
Mi pensas ke ŝi povos instrui al ni multe, precipe pri la edukado de
gejunuloj. Kaj mi estas certa ke ŝi fariĝos daŭre konata personeco, ĉar ŝi
estas vere eksterordinara homo.
Bv. legi pli da detaloj en viaj hejmaj ĵurnaloj. Ĉi tiun forumon ni povas
uzi por gajni niajn specifajn instruojn (ekz. pri edukado kaj lingvoj).
Anton Oberndorfer
.
- Follow-Ups:
- Re: Natascha Kampusch
- From: Giuseppe Castelli
- Re: Natascha Kampusch
- References:
- Natascha Kampusch
- From: Anton Oberndorfer
- Natascha Kampusch
- Prev by Date: Re: Small translation needed
- Next by Date: Parolo de George Bush
- Previous by thread: Re: Natascha Kampusch
- Next by thread: Re: Natascha Kampusch
- Index(es):