Re: GM: sennacia aux multnacia persono?




Gary Mickle skribis:
Jens S. Larsen wrote:
Kiam temas pri lingvaj rajtoj, kutime temas pri la idiomo en kiu la
individuo povas postuli esti alparolata de la sociaj instancoj. Devus
esti memkompreneble ke cxiu civitano havas la samajn rajtojn sendepende
de siaj lingvaj kapabloj.

Estus agrable, se cxiu povus uzi cxiun idiomon egale facile kun la
sociaj instancoj, sed antaux ol deklari tion rajto, necesas konsideri,
cxu eblas realigi gxin.

Ne. Unue oni informigxu pri la lingvoj, kiujn iliaj parolantoj opinias
afero de rajto kaj pri la rajtoj, kiujn ili deziras pri cxiu el tiuj
lingvoj.

Ekzemple, estas certe, ke la rajto hejme uzi (parole, skribe, geste)
sian gepatran lingvon estas universale dezirata rajto. Tiu rajto
kostas neniom al la publiko.

Alia afero estas kompreneble la rajto publike
uzi iun ajn lingvon (alparolante aliajn homojn, kiuj komprenas gxin).
Tiu rajto povas kaj devus esti absoluta. Absoluta signifas, ke gxi
devas validi ne nur por "etnaj lingvoj", sed ankaux por dialektoj,
sociolektoj, grupaj jxargonoj k.s.

....Esperanto.

Estas certe gxuste, ke homoj rajtu mem difini sian etnecon (se ili
volas), sed tio ne povas esti elemento de katalogo de lingvaj rajtoj.
Homoj ofte difinas sin kiel anojn de etno, kies tradicie uzatan lingvon
ili ne scias. La rajto difini la propran "etnon" aux proprajn "etnojn"
apenaux povas havi jurajn sekvojn en landoj, kie "etneco" ne estas
kategorio ankrita en la juro, ekzemple en Francio.

La lavxlegxeco ne nepre estas justa. En la Tria Imperio estis
malpermesite paroli la hebrean kaj jidan. Tiu malpermeso devenis el
tute "lavxlegxe" verkita kaj subskribita dekreto. La ordono kolekti
cxiujn judojn kaj sendi ilin al neniigejoj estis tute lavxlegxa. Tio
neniel signifas, ke temis pri io justa.

Ne tial, ke Francio ne difinas tian kategorion, tiu juro ne estas
natura homa rajto.

Etna memklasado
ankaux tie ne povas funkcii, kie ekzistas sistemo de kompensa
privilegiigo de historie diskriminaciitaj rasaj grupoj (se oni rigardas
ilin "etnoj"), kiel en Usono.
Cxu? Al mi sxajnas ke gxuste tiaj iniciatoj subtenos la difinadon de
etnoj.
Etna memklasado rezultigus en tiu kazo, ke iu ajn rajtas aserti sin ano
de unu el la etnoj, kiuj rajtas pretendi kompensajn privilegiojn -
por mem profiti de ili.
La dissolvigxo de grandaj euxropaj nacioj certe ne okazos tiel baldaux,
ke eblus precizigi, kiel gxi okazos.
Kial tio estus pli facila pri la malgrandaj?
Gxi ne devas cxiam esti pli facila, sed la malgrandaj pli versxajne
transiros al la monda lingvo (kiu ajn gxi estu) la unuaj.

La dissolvigxo de gento okazas tiam, kiam la gentanaro mem ne plu
deziras davxrigi la kulturan ekziston de la gento. Tiam ili simple
cxiuj asimiligxas al alia gento, kiun ili vidas pli dezirinda.

Aliaj sennaciistoj jam tiutempe ne dividis tiun absolutan jugxon -
ekzemple Waringhien, kiu tradukis la "Manifeston de la sennaciistoj" en
la francan. Ankaux mi ne dividas tiun absolutan opinion.
Irlandanoj ofte sentas ke ili ne parolas sian propran lingvon, do kial
ne sennaciistoj.
Mi ie legis, ke multaj irlandanoj konsideras la anglan sia propra
lingvo, kaj la irlandan gxenajxo, kiun oni trudas al lernejanoj. Sed mi
ne scias, kiom da irlandanoj subtenas tiun kaj la alian vidpunktojn.
Lanti opiniis Esperanton la plej propra lingvo de sennaciisto. Eble
laux la difino de Lanti mi ne estas suficxe sennaciisto, sed mi ne
havas la senton, ke la aliaj lingvoj, kiujn mi uzas, estas al mi
malpropraj.
Mi rezistas tro precizan kaj doktrinecan difinadon de "sennaciismo".
Tio facile aspektigas nin kiel esperantistan politikan sekton.
Certe iuj kontrauxuloj sxatus, ke ni aspektu tiel. [...]
Politika sekto vi cxiuokaze aspektas en la okuloj de aliaj
Esperantistoj. Se oni ne estas fako de UEA, tiam oni estas sekto
ekster UEA. Oni kompreneble rajtas esti sekto, aux ecx agi tute
individue pri/per/por Esperanto, sed tiam oni ne rajtas atendi ke aliaj
rigardos oniajn sociajn ideojn tre seriozaj. Se oni havas seriozajn
ideojn, kies realigo postulas tutkomunuman kunlaboron, tiam oni devas
trudi ilin al UEA. Se oni ne klopodas trudi siajn ideojn al UEA, tiam
ili estas aux ne universalaj aux ne seriozaj.
Mi scias, ke multaj esperantistoj lojalas al UEA kaj kredas je la
devizo "unueco estas forto". Ili eble vere ne komprenas, ke iuj
esperantistoj volas esti ekster UEA. Sed mi ne kredas, ke la organiza
unueco de la esperantistaro estas gxia forto. En la nuna epoko ne
necesas centralo por ebligi, ke la esperantistoj konu kaj kontaktu unu
la alian. Asocioj tamen utilas por kelkaj aliaj aferoj, interalie por
strukturigi la politikan debaton, iom kiel politikaj partioj
strukturigas la politikan debaton en sxtatoj. La optimuma plurisma
sistemo en Esperantujo eble estus tia: kvar aux kvin idee konkurantaj,
kvankam prefere ne inter si antagonismaj, asocioj.
Se mi ankoraux estus membro de UEA, tio estus kvazaux deklari eltenebla
la Esperanto-politikon, kiun gxi faras. Se membro de asocio rimarkas,
ke gxi tro ofte defendas starpunktojn, kiujn li abomenas, estas tute
normala afero eksmembrigxi. Por disvastigi aux kritiki ideojn laux
rimarkebla maniero tute ne necesas esti membro de UEA. Aliflanke, por
"trudi" siajn ideojn, kiel vi formulas, necesas multe pli ol nur esti
membro de gxi.
Se ekzistus tiu tutkomunuma kunlaboro, pri kiu vi parolas, bazita sur
miaj aux ies ajn politikaj ideoj, tio havus malavantagxon: Esperanto
igxus malalloga por cxiu, kiu malproksimas de tiuj ideoj. Esperanto mem
aspektas des malpli kiel sekta afero, kaj supozeble pli allogas
pensantajn homojn, ju malpli gxi havas norman tutkomunuman ideologion.
kun amikaj salutoj de Gary

Manvxelo

.



Relevant Pages

  • Re: UEA: neutrala au komunista organizo?
    ... Cxi tie fakte temis pri la jura statuso de teritorioj, ... Zamenhof ne devus esti etna. ... sxtatoj ne havu nomojn, kiuj implicus, ke ili estas la "posedajxo" de ... principo preni sian nomon de la respektiva cxefurbo: "Berlinlando" kaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: UEA: neutrala au komunista organizo?
    ... Zamenhof ne devus esti etna. ... sxtatoj ne havu nomojn, kiuj implicus, ke ili estas la "posedajxo" de ... la landoj, kiujn ni nomas Germanio kaj Pollando, povus laux tiu ... principo preni sian nomon de la respektiva cxefurbo: "Berlinlando" kaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: News Individual Net
    ... leterojn pri la ĉiutaga vivo. ... povas malkredigi kredantojn kaj kredantoj ne povas kredigi ... Kiam oni mokas ilin, kiam oni mokas tiujn kiujn ili amas aŭ ... Mi konsentas sed estas diversaj manieroj sin esprimi, iuj povas esti ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: GM: sennacia aux multnacia persono?
    ... Kial dulingveco ne povas esti stabila? ... lingvo, kaj la irlandan gxenajxo, kiun oni trudas al lernejanoj. ... kiom da irlandanoj subtenas tiun kaj la alian vidpunktojn. ... Pri tio ekzistas tre malsamaj ideoj cxe diversaj homoj. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: La reagoj al la Papa parolado en Regensburgo (estis: Al Sebastiano)
    ... Ne estas tute klare cxu tio estas gxusta demando. ... Nu, se oni volas ke volo povu ekzisti ekster la tempo, do... ... Oni cxesigis la instruadon cxefe cxar gxi estis tiel giganta kaj ... esti, ke la unuaj homoj, kiuj certe ne povis paroli, ...
    (soc.culture.esperanto)