Re: Huseino kaj Al-Kaido (estis: Re: Tago de Sendependeco)



"montamaristo" <montamaristo@xxxxxxxx>:

Marko Rauhamaa skribis:
Milito estas prava nur kiel sindefendo. Oni devas atendi, gis la
najbaro pafos unue au almenau minacos pafi. Aliokaze temas pri atako
anstatau defendo.

Versxajne mi debatadas kun nekonscia masxino. Laste gxi kreis listojn
por mi plenigi, nun gxi sencxese skribadas vortojn kaj frazojn iujn
post iuj sen kapablo pensi pri io ajn skribita de si. Bonvole sendu
tiun mesagxon al via programisto: "Vi jam necesas renkonti mortulon;
rimarku pri kiom senmova kaj malvarma gxi sxajnas. Cxu gxi kapablas
fari ion kiel sindefendon? Respondo: Ne, tiu nepre necesas okazi
_antaux_ morto aux severa vundigxo."

Irako neniam, absolute neniam, atakis kontraŭ Usono. Eventuala escepto,
la planita atenco kontraŭ la eksfederaciestro Bush, estas pridubinda
(<URL: http://www.newyorker.com/archive/content/?020930fr_archive02>).
Fakte okazis tute inverse: Usono militas kontraŭ Irako senĉese jam dum
15 jaroj.

Male laŭ la usona registaro mem Sadam provis reamikiĝi kun Usono (<URL:
http://www.commondreams.org/headlines04/1019-05.htm>):

Fakte jam ekde la jaro 1991 laŭ la raporto [de Duelfer] "tre
eminentaj irakanoj proksimaj al la ŝtatestro faris proponojn tra
peruloj komenci dialogon kun Vaŝintono".

[...] Irako volis esti "la absolute plej bona amiko" de Vaŝintono "en
la regiono".

Iam la UN iom nenifaradis ke ili forsendis Belgiajn kaj Kanadajn
armeanojn for Ruando kaj tiel lasis centmilojn da nigruloj
interbucxadi.

Jes, ankaŭ mi ne tro fidas al la kapabloj de UN. Tamen ni memoru, ke
ĝuste Usono (Clinton + Albright) ĉitiuokaze malebligis decidon kaj
funkciadon de UN (<URL:
http://www.pbs.org/wgbh/pages/frontline/shows/evil/etc/slaughter.html>).

Irako nun pli bonfaradas ol tiu Afrika lando.

Vi estas prava:

<URL: https://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/iz.html>

[Irako]
Malneta nacia produkto — kreskorapideco: -3%
Malneta nacia produkto — por loĝanto: $3,400

<URL: https://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/rw.html>

[Ruando]
Malneta nacia produkto — kreskorapideco: 5,2%
Malneta nacia produkto — por loĝanto: $1,500

Do la evitinda rezulto de la UN.

Kiel UN rilatas al la ekonomia situacio en tiuj landoj? Kaj kiel ambaŭ
rilatas al la usona atako kontraŭ Irako?


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.



Relevant Pages

  • Re: Ne angla, ne laboro
    ... rajtojn, ili ja dekomence ekzistas. ... en kiuj partoprenis "la okcidento" estis ... entreprenitaj en la nomo de la humaneco kaj kompato. ... Zigfrid Krakauer klarigis 1927 en sia eseo "La ornamajo de la amaso", kiel ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Eurolingue: nova planlingvo por europ-lingvanoj kaj europ-unianoj
    ... > konsekvence kiel la hungara. ... Lau mi la Esperanta akuzativo estas pli ... la prepozicio "te" estas uzata kiam la rekta objekto estas homo au ... Tiu metodo permesas flekseblecon de la subjekta kaj objektaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • La papo vizitos Konstantinopolon.
    ... vizito celas la ekumenon inter katolikoj kaj ortodoksuloj. ... la papo jam ekzercis la Krucmontan [Berlina kvartalo kun multaj ... La trorapida korekto de la origina vortigo malkaŝas, kiel granda devas ... pli bone siajn vortojn! ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Martiro, pardono kaj satano
    ... Via vortigo tuj pensigas al la etimologio de la vorto 'valoro', kiu ... havas la saman etimon kiel 'valuto'. ... Pri pardono, mi invitas vin atente relegi la rakonton de la ... murdo de Habel kaj ghiaj sekvoj en Genezo 4. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Chu la "tiom-kiom-ismo" jam farighis normala lingvo-uzo?
    ... Li naskighis en Odense kaj mortis en Kopenhago. ... som staae i liden eller ingen Forbindelse med Kj?bstederne. ... Som Aarsag til denne vedvarende Ulighed i den norske og danske Mundart maa ... Gejeco kiel kategorio de seksa identeco en tiutempa Danlando ...
    (soc.culture.esperanto)