ESPERANTO: LA JUNAJ ITALAJ SOCIALISTOJ APROBAS ESPERANTISMAN ELDIRON.



ESPERANTO: LA JUNAJ ITALAJ SOCIALISTOJ APROBAS ESPERANTISMAN ELDIRON.

Romo, 2006-07-10 - 'Federacio de junaj italaj socialistoj' (Fgs)
alprenis - dum sia 4a kongreso, okazinta en Tivoli 2006-07-08..09 -
'esperantisman eldiron', per kiu:

- Oni petas tujan forigon de la trudo elekti la anglan lingvon kiel
ununuran unuan fremdan lingvon, kion en Italujo enkondukis la
lernej-reformo de la Berlusconi-registaro.

- Oni subtenas la leg-proponon (prezentitan fine de la pasinta
legfara periodo, lau iniciato de "Esperanto" Radikala Asocio) por
enigo de Esperanto en la aron de la lingvoj instrueblaj kiel dua fremda
lingvo.

- Oni subtenas Europ-skalan eksperimentadon de Esperanto.

En sia interveno ce la Kongreso, la Vic-sekretario de Era, Lapo
Orlandi, dankinte Fgs ('Federacio de junaj italaj socialistoj') kaj
ties plej altajn gvidantojn pro ilia jusa aktiva kunlaborado,
memorigis, ke - danke al la tre serioze plenumita laboro de Era -
'Radikala partio transnacia' estis jam iniciatinta esperantisman
kampanjon kaj, tra la jaroj, iginta siajn plej autoritatecajn
elstarulojn - kiaj la nun Eu-parlamentanoj Marco Pannella kaj Marco
Cappato; kaj Emma Bonino, Ministro pri Europaj aferoj - alpreni
gravajn politikajn iniciatojn ce la Esperanto-fronto.
Analoge, la Vic-sekretario memorigis la agadon kaj la sukcesojn de Era
en la Itala kaj internacia kampoj, ekde la bataloj iniciatitaj kaj
venkitaj ce Unuigintaj nacioj kaj Unesko.
Ce la aprobo de la Eldiro, la jus-elektita Fgs-sekretario, Francesco
Mosca, antauanoncis sian intencon en-Ttt-igi parton de la prikongresa
dokumentaro ankau en Esperanto.
"Temas - deklaris Giorgio Pagano - pri plua grava politika paso, post:
tiu kun la Europaj Verduloj en 2002; tiu de la Florenca 'Europa socia
forumo', en 2003; kaj tiu ce la Someraj Universitatoj de la Francaj
radikaluloj en 2003 kaj 2004 (por ne mencii la Radikalan kongreson de
Sofio en 1922). Kion Era donacas al la Esperantisma mondo, tuj antau
la Universala Kongreso en italujo."

.