Re: Librorekomendoj?



Kalle Kniivilä MIS-skribis:
Aulm, William: La infana raso

Auld, kompreneble.

Interese, ke Marcos, kiu afiŝis sian tekston dum mi verkis la mian,
ligas ne nur al la sama baza legolisto, sed eĉ al la sama konkreta
retejo. Ja la listo ekzistas kelkloke:

http://www.rano.org/legolisto.html (tie estas precizaj indikoj pri la
posta redakto)
http://www.esperanto.be/fel/but/baza.php
http://esperanto.ie/esperanto/bazalegolisto.htm
http://www.esperanto-es.net/archivo/aneksoj/legolisto.html

Serĉante pliajn aperojn de "baza legolisto" oni trovas ankaŭ la
jenajn interesajn tekstojn de Jorge Camacho:

http://www.esperanto.net/literaturo/roman/libr/baghyrec.html
http://www.esperanto.net/literaturo/uea/klasikrec.html

En la unua teksto li skribas interalie:

***
Kultura analfabeto - jen kiel eblas nomi esperantiston, kiu ne legis
ilin. Ekzemple min antaŭ aprilo de 1990. Sur sanga tero estas daŭrigo
de Viktimoj, daŭrigo pli sukcesa kaj evoluinta el rakonta,
roman-teknika vidpunkto. Kvankam oni povas legi ĉiun romanon aparte
kaj sendepende, estas preferinde legi ambaŭ kiel unuan kaj duan
partojn de unu sola verko: la efiko de ĉiu el la du romanoj obligas
tiun de la alia. Ili temas pri la vivo de hungaraj, rusaj kaj alilandaj
kaptitoj en Siberio dum la milito inter ruĝaj kaj blankaj esuanoj
[anoj de la tiam Estonta Soveta Unio]. Grandparte temas pri romanigita
membiografio; tamen ne eblas ekvacii, ke Julio Baghy egalas la rolulon
Johano Bardy; mi pli emas pensi, ke Baghy dudividas aŭ tridividas sin
en romanajn voĉojn, sed, ĉar pri la vivo kaj karaktero de la homo
Baghy mi scias preskaŭ neniom, ekzemple pri liaj rilatoj kun virinoj,
mi preferas ne diri mian opinion certa.
***

Do, oni legu ankaŭ "Viktimoj" kaj "Sur sanga tero" de Baghy, por ne
esti kultura analfabeto.. Kaj mi eble relegu ilin, jam pasis multaj
jaroj...

.