Re: Huseino kaj Al-Kaido (estis: Re: Tago de Sendependeco)



montamaristo wrote:
Stephan B. WEBANCK aka BtI @ web.de skribis:
montamaristo skribis:
Sebastian Hartwig skribis:
Bv. sciigi min pri la amasdetruiloj kaj la ligoj inter Huseino kaj
Alkaido.


Tiuj estis forprenita al Sirio per helpo de Rusio. Tiun trovis post
traduko de la Sadamaj dokumentoj. Do la plejmulto da respondecaj
maldekstremuloj silente forlasis tiun temon. Ankaux tiel trovigxis
pruvo pri ties rilato al Al-Kaido.

interesa aserto. Cu ankau ekzistas iuj fontoj konsultindaj, kiuj
subtenas gin?

Koncize,
Kolonjano

Kara Kolonjano,

Jen la fontoj. Kompreneble nur en la araba kaj la angla. Bonvole
kritiku kaj komenti pri ili. Cxiuj dokumentoj faritis dum la nacia
socialista registaro de Sadamo.


http://fmso.leavenworth.army.mil/documents-docex/Iraq/Released-20060314/ISGZ-2004-019920.pdf

http://iraqthemodel.blogspot.com/translated%20document%20001.pdf

http://www.cnsnews.com/specialreports/2004/iraq.asp

http://www.cnsnews.com/specialreports/2004/somali.asp
http://www.cnsnews.com/specialreports/2004/iraq1.asp
http://www.cnsnews.com/specialreports/2004/iraq2.asp
http://www.cnsnews.com/specialreports/2004/iraq4.asp
http://www.cnsnews.com/specialreports/2004/iraq5.asp
http://www.cnsnews.com/specialreports/2004/mustardgas.asp

Povas esti, ke mi estas iom neinteligenta, sed mi ne komprenas viajn
konkludojn (el la anglalingvaj tekstoj).

Jen lau Neue Zürcher Zeitung de la 27a de Aprilo 2005:

<<
Definitive neniuj ABC-armiloj trovitaj en Irako

Fino de la usona serchado

A. R., Vashintono, 26a de Aprilo

La gvidanto de la usona armilinspektoroj en Irako, Karlo Duelfer, liveris la
lastan aprton de sia esplorraporto kaj per tio finis sian laboron. La
publikigitaj tute trankvile je lundo vespere finaj chapitroj shanghas
nenion pri la pli fruaj ekkonoj, kiujn la inspektoraro prezentis en preskau
milpagha interraporto je lastjara Oktobro. Lau ghi la reghimo de Sadamo
Husein je la tempo de la usona invado jam dum jaroj ne plu posedis
biologiajn kaj hhemiajn armilojn nek aktivan programon por la evoluig de
atomaj armiloj. Prepare al la Iraka milito la [usona] registaro asertis la
kontrauon kaj faris tion la centra argumento por sia milita retoriko. Tamen
la registaro plu opinias, ke la diktatoro je pli posta tempo, post fino de
la UNO-sankcioj, denove etendus sian manon al amasdetruaj armiloj.

Transmeto al Sirujo nevershajna

La nun publikigita aldono provas ligi la lastajn neligitajn fadenojn. Ghi
traktas ekz-e la demandon, chu Irako eble antau la milito transmetis
ABC-armilajhojn en la najbaran Sirujon. La esploroj lau Duelfer estis
malhelpitaj per la malbona sekureca situacio. Sed pruvoj por tia supozo ne
estis trovitaj. Reprezentantoj de la malnova reghimo diris, ke ili scias
nenion pri tiaj transmetoj. Surbaze de la atingeblaj faktoj Iraq Survey
Group, tiel nomighas la intertempe malfondita inspektoraro, opinias desupre
ordonitan transmeton de armilajhoj al Sirujo nevershajna. Kontraue, Duelfer
ne volis ekskludi, ke tia materialo kontrabande el la prishtelitaj
armilajhostokejoj atingis eksterlandon.

La chefinspektoro, plue, traktis la zorgon, ke eksaj irakaj armilekspertoj
ofertas sian scion al teroristoj au aliaj shtatoj. Tiu danghero ne estas
taksata tre serioza, char sur la kampo de amasdetruaj armiloj ekzsitas nur
malmultaj fakuloj kun minaca scio. Duelfer aldone rekomendis al la
registaro de Bush, senprokraste liberigi multajn el la kaptitaj irakaj
ekspertoj.


(Citita lau ABS-Suisse
http://www.acog.ch/ABCSuisse/web/external.nsf/Content/YMAT-6BVSTC!OpenDocument)

Sebastiano
.