Re: Tago de Sendependeco



Marko Rauhamaa skribis:


> Ni malamas Sadamon, kaj ni pentas, ke ni ne "finis la taskon" dum la
> kuvajta milito.

Aldona ebleco:

Se mi bone memoras, la francoj tiam kaŭzis grandan surprizon pro ilia rapidega progreso en Irakon, multe pli rapida ol la Usona.
La francoj opiniis ke ili povos facile eniri Bagdadon kaj deoficigi Sadamon.
Usono kontraŭis, plej eble ĉar ili ne deziris ke la francoj estu konsiderataj kiel la liberantoj - almenaŭ tio estas kio la francoj kredis. Tiutempe, neniu dubis (krom Usono) ke Sadamo devis esti forigita.

Ne surprizis min ke la francoj kontraŭis la postan decidon de USONO ataki Irakon.

(Mi proponas ke kompense, dum la venonta milito, oni lasu la francoj eniri Teheranon :-)

Remuŝ (Belgio)


.