Re: Tago de Sendependeco




Yves Bellefeuille skribis:
montamaristo skribis:

Neniu de via listo. Teroristo estas militisto kiu kasxas inter
civiluloj kiel batal-taktiko.

Tiaj homoj dum la dua mondmilito nomighis "rezistantoj".

"Teroristo" nun signifas "achulo, kiun mi ne shatas".

Ne. Ekzistas multaj homoj kiujn mi kaj aliuloj malsxatas. Tamen ili
grandplejparte _neniel_ estas teroristoj. Mi tie respondis serioze al
pripensita demando per pripensita respondo. Aliaj vortoj ankaux
tauxgas: gerilano, revoluciano, ktp.

Ni gxuas tiom civilizacion cxar la militistoj de nia lando kaj aliaj
landoj celas eltiri perfortecon el nia socio; _ne_ cxar ili celas
instrui nin per perforto. Ili vestas malsame, logxas for niaj
komunumoj, kaj plisxatas batali en foraj lokoj, _ne_ en niaj merkatoj,
lernejoj, kaj hejmoj.

....

.