Re: Tago de Sendependeco



montamaristo wrote:

Sebastian Hartwig skribis:
...
Kial vi ne kritiku la naciojn kiuj ne akompanis la Usonanojn al Irako
aux ecx forlasis Irakon al ili?

Kial mi kritiku ilin? Kial mi kritiku registarojn, kiuj _ne_ sendis
soldatojn al hipokrita milito?

Cxar pli hipokritas fari nenion sed kritikadi sen kapablon fari
alternativon.



Antau la Usona atako la situacio en Irako estis malpli danghera. Ghi
certe _ne_ estis shatinda. Pro la ekonomia bojkoto sekve de la unua Iraka
militiro de Usono la popolo ja suferis, kaj la diktaturo plu dauris.
Povas esti, ke milita atako de ekstere tiam povus plibonigi la situacion.

Tamen la Usona atakmilito efektive ne plibonigis la situacion por la tie
loghantaj homoj. La Usona registaro same maltrafis sian anoncitan celon
atingi gravan venkon kontrau la terorism(em)o. Ghi atingis, kontraue,
plivastigon de la malamikecaj sentoj kontrau Usono.

Tiuj dubindas. Kiu laux via opinio pli malfaciligas la situacion en
Irako: la teroristoj aux la Usonanoj?

La Usonanoj, char ...

Laux statistikoj, la teroristoj
perfortas pli Irakanojn ol Usonanojn.

.... antau la alveno de Usonanoj regis ordo en la lando. La ekrego de
anarhhio en grandaj partoj de Irako eblis nur dank' al la militiro de
Usono.

Se vi esploras pasintajn gerilajn militojn en Cxinio,
Vjetnamio, Libano, Palestinio, kaj ecx Irlando, cxiam la kutimaj celoj
de perforto ne estas la malamika armeo, sed sia propra popolo. La
Irakaj teroristoj malamas Usonon, sed cxefe terorigas kaj mortigas
Irakanojn. Jen via hipokrita milito.

Sendube. Sed kiu kauzis tiun gerilan militon? Kaj kial la Usona registaro
faris ghin malgrau la prognozoj, kiuj antaudiris ekzakte tiun nunan kachon?

Ie en la registaro de Germanio, oni gxuste scias kiom multoble pli
cinika kaj hipokrita sintenas Al-Kaido ol Usono.

Al-Kaido tute ne agis en Sadama Irako. Ghi havis shancon ekagi nur en Usona
Irako.

Bona ideo. Tamen la malamo ne refleksas; estas kalkulita. Nur antaux
kelkaj monatoj furiozaj tumultistoj bruligis la flagojn kaj diplomitajn
oficojn de Danio. Kiam laste Danio kauxzis hipokritan militon en la
mezoriento? Ne estu naiva. Iu Pollanda regxo (Johano?) estis fama
krucmilitisto dum la mezepoko. Al-Kaido trovos kialon malami ilin.

Kompreneble.

Prognozoj de fiaskoj ne multe utilas. Necesas solvoj.

Solvoj por kiuj problemoj?

Sebastiano
.